Sube, vi vidos plurajn mondomapojn, en kiuj la areo de unuopaj landoj estis ŝanĝita proporcie kun iu statistiko. La prezentataj temoj montras, kio kaŭzas la homfaritajn vitrodomgasemisiojn.
Ĝusta respondo: Kilometroj, kiujn traflugas aviadilo
Tiu mapo montras la mezuritan distancon, kiun veturis aviadiloj tutmonde. Nur en la jaro 2000, pasaĝeraj aviadiloj veturis tutan distancon je 25 milionojn da miliardoj da kilometroj (kaj tio kreskas), alivorte 630000 rondirojn ĉirkaŭ Tero. Male al benzino, dizelbenzino kaj varmigoleo, aviadilbruligaĵo ne estas impostata per akcizo. Tio aparte kolerigis ekologiistojn, ĉar aviadiloj, pro sia alta emisio da karbonduoksido (CO₂), estas inter la plej medie malutilaj transportiloj. Laŭ eŭropunia leĝo ekde 2005, eblas imposti kerosenon nacie, sed ĝis nun nur Nederlando kaj Norvegio efektivigis tian imposton. Aldone, ekde 2012, aertrafiko en EU estis inkluzivata en emisian negocadon. Tio signifas, ke ĉiuj flugkompanioj, kiuj laboras en EU, devas aĉeti karbonkrediton. En 2012, aertrafiko nur en Eŭropo kaŭzis 133 milionojn da tunoj da CO₂-emisio. La kontribuo de aviado al la produktado de ĉiuj transport-rilataj vitrodomgasaj emisioj estas proksimume 13%.
Ĉi tiu diagramo montras mondajn aŭtajn emisiojn. En 2011 ekzistis proskimume unu miliardo da motorveturiloj en la tuta mondo, el kiuj 700 milionoj estis personaj aŭtoj. Oni taksas, ke tiu nombro triobliĝos ĝis 2050, ĉar Ĉinio kaj Barato havas pli kaj pli da veturiloj. Tutmonda energikonsumado per transportaro tiel daŭre forte kreskos. Ekzemple, en Eŭropo estas unu aŭto por ĉiu dua loĝanto, dum en Taĝikio estas unu aŭto por pli ol 2000 homoj. Dume, en la industriiĝintaj landoj, aŭtoj kun elektraj motoroj, hibridaj kaj fuelpiloj populariĝas. Sed en la merkatoj de evoluantaj landoj, aŭtofabrikistoj konstruas teknologie malmodernajn kaj poluajn aŭtojn. Ŝosea transportado konsistigas preskaŭ 80% el ĉiuj vitrodomaj gasoj.
Ĉi tiu mapo montras la registritajn kargoŝipoj en la tuta mondo, mezuratajn laŭ ŝarĝo. Tiuj ŝipoj konsistigas 57% de la tutmonda ŝipa industrio, la cetero plejparte konsistas el naftotransportaj ŝipoj. Armeaj kaj komercaj ŝipoj, tamen, reprezentas nur malgrandan parton de la tutmonda ŝipa industrio. Plej multaj ŝipoj kun granda enhaveco estas registritaj en Panamo, Liberio, Malto kaj Kipro. Panamo sola havas 26% el la tutmondaj registroj. La proporcio de ĉiuj transport-rilataj vitrodomgasoj kaŭzataj de ŝipado estas proksimume 7%.
Tiu mapo montras konsumadon de bruligaĵoj (gaso, karbo, nafto, ligno kaj atomenergio) en la mondo, do tion, kion vi uzas, ekzemple por hejtado, lumado, transportado kaj varproduktado. Konsumado en la norda duonsfero estas multe pli alta, ĉefe en Nordameriko, Eŭropo kaj Japanio, ol en landoj de la suda duonsfero, sed en Ĉinio kaj Barato, energiaj postuloj firme kreskas. Tunoj da CO₂ estas eligitaj, precipe pro brulado de fosiliaj brulaĵoj (karbo, gaso kaj nafto), do ne estas surprizo, ke plej multaj vitrodomefikaj gasoj estas emisiataj de la energia sektoro. Energiŝparado kaj uzado de renovigeblaj energifontoj (tervarmo, suno, vento kaj akvo) strebas al pli daŭripova energia politiko.
La tutmonda arbara surfaco daŭre malgrandiĝas. Ĉi tiu mapo montras, en kiuj zonoj plej multaj arboj estas faligataj. Plej multaj el ili estas en Sudameriko, precipe en Brazilo, kiu havas la plej grandajn arbarajn zonojn en la tuta mondo. Okazas grandaj perdoj de arbaroj en sudorienta Azio. Grava senarbarigo okazas ĉefe en la tropikaj pluvarbaroj de Indonezio. Sed ankaŭ la arbarzonoj en Afriko estas grave malgrandigataj. Sed arbaroj estas nomataj en klimatŝanĝaj diskutoj “karbonsorbiloj” pro tio, ke arboj kaj kreskaĵoj sorbas CO₂ de aero kaj stokas ĝin, tiel malgrandigante la kvanton da vitrodomaj gasoj en atmosfero. Grandaj arbarzonoj estas tamen forhakataj, ekzemple por krei herbejojn por paŝtobestoj, sojoleaj kampoj aŭ plantejoj. Per hakado kaj brulikago, CO₂ stokita en arboj estas liberigita kaj la terkultiva uzado de aperantaj kultiveblaj teroj kreas aldonajn emisiojn de vitrodomaj gasoj.
Ĝusta respondo: Emisioj de metano kaj dinitrogenoksido
Tiu mapo montras la lokojn, kie plej multe da metano kaj dinitrogenoksido estas proporcie emisiataj. Agrikulturo kaj fandiĝo de ĉiamfrosta grundo en arkta tundro kulpas pri la plimultiĝo de vitrodomaj gasoj metano (CH₄) kaj dinitrogenoksido (N₂O). Kompare kun karbonduoksido, metano kontribuas 20-oble kaj dinitrogenoksido 300-oble pli multe al la tutmonda varmiĝo. Dum metanon produktas rizkultivado, karbominado, energiproduktado, bredado, rubodeponejoj kaj malkomponiĝo de organika materio fare de bakterioj, dinitrogenoksidon ellasas nitrogena sterko, natura sterko kaj bestaj fekaĵoj, industriaj procezoj kaj energiuzado. Proksimume 11% el la tutmondaj vitrodomgasaj emisioj estas kaŭzataj de agrikulturo. En la debato pri klimatŝanĝo, bovoj estas ofte nomataj “klimatmortigistoj”, pro tio ke la digesta sistemo de brutoj ellasas metanon; gaso eliras la beston proksimume ĉiun 40-an sekundon. Ĉar la tutmonda viandokonsumado kreskas, koncentriĝas metano en la atmosfero. En la lastaj 50 jaroj ĝi sesobliĝis.
Ĉi tiu mapo montras la kvanton da rubo, kiu amasiĝas en urboj. Tio inkluzivas la rubon de privataj hejmoj kaj la rubon de publikaj lokoj, ekzemple lernejoj. Rubo inkluzivas pakaĵojn, paperon, organikan rubon, volumenan rubon kaj danĝeran rubon. Rusio produktas proporcie plej multe da rubo, dum estas tre malmulte da rubo en Madagaskaro, Burkino, Nepalo kaj Kostariko. Ĉefe en industriaj landoj, ekzistas diversaj forĵeteblaj iloj, sed en evoluantaj landoj ili estas plejparte reuzataj. En Aŭstrio, prilaborado de rubo kune kun bestobredado produktas plej multe da metano. Ĝenerala rubopreventado, apartigo de rubo kaj regularoj pri forĵetado povas malhelpi aperon de vitrodomaj gasoj, sed pro la kresko de la tuta rubovolumeno, ampleksaj procedoj estas necesaj por daŭripovo. Proksimume 4% el la vitrodomaj gasoj en la tuta mondo estas kaŭzataj de rubo.
La mapoj estis plejparte kreitaj antaŭ kelkaj jaroj. La nombroj necesaj por produkti ilin, tamen, nur malmulte ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj kaj daŭre kongruas, kun la montritaj rilatoj. En la lastaj jaroj, la situacio fakte pliakriĝis.
Fontoj
www.worldmapper.org www.unep.org www.vcd.org diepresse.com www.wikipedia.org
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2001): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Buch, Ursula (2008): Klimawandel. Sek. I. Schwalbach/Ts.: Wochenschau-Verl.
Dow, Kirstin/ Downing, Thomas E. (2007): Weltatlas des Klimawandels. Karten und Fakten zur globalen Erwärmung. Hamburg: Europäische Verlagsanstalt