Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Mezuri malriĉecon

Krom la multaj provoj difini malriĉecon, ekzistas ankaŭ multaj manieroj mezuri ĝin. Antaŭ kelkaj jaroj, oni konsideris malriĉecon nur laŭ ekonomiaj faktoroj, sed nun oni konsideras pliajn dimensiojn en novaj metodoj kaj mezurteknikoj. Sube vi lernis kelkajn manierojn mezuri malriĉecon.

Indico de malriĉuloj

Tiu indico de malriĉeco ofte uzata de la Monda Banko indikas, kiu elcento de loĝantaro de iu lando vivas kun enspezoj sub difinita malriĉeca linio. Malriĉeco tie estas mezurata per enspezo. Tiuj homoj, kies pokapa enspezo ne estas sufiĉa por iliaj bazaj bezonoj, estas konsiderataj “malriĉaj”.

Indico de homa malriĉeco

La “indico de homa malriĉeco” mezurata de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND) inkluzivas mezuron de ne-monaj aspektoj de malriĉeco en la formo de tri sub-indikiloj.

  1. Probableco je naskiĝo ne ĝisvivi 40 jarojn.
  2. Elcento de nelegosciuloj
  3. Elcento de loĝantaro sen aliro al sekura trinkakvo kaj sanservoj plus la elcento de tro dikaj infanoj sub 5 jaroj.

Tiu indico havas valoron inter 0 kaj 100; 0 estas minimumo kaj 100 estas maksimuma malriĉeco.

Indico de homa disvolviĝo (IHD)

La “indico de homa disvolviĝo”, ankaŭ kreita de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND), estas simila al la indico de homa malriĉeco. IHD konsistas el tri partoj.

  1. Meza vivdaŭro
  2. Eduknivelo mezurata laŭ la averaĝa daŭro de lernado.
  3. Vivnivelo mezurata per pokapa enspezo je reala aĉetpovo (malneta nacia enspezo).

IHD estas kalkulata tiel, ke ĝi estas inter 0 kaj 1 por ĉiuj landoj. Landoj kun malalta IHD estas nomataj “malriĉaj” landoj, tiuj kun alta IHD “riĉaj”.

Plurdimensia indico de malriĉeco (PIM)

La “plurdimensia indico de malriĉeco” estas uzata ekde 2010 aldone al la IHD de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado. La tri dimensioj de homa evoluinteco, edukado, sano kaj vivnivelo, estas inkluzivataj surbaze de 10 indikiloj (lernejaneco, nombro da lernjaroj, infana mortokvanto, nutrado, aliro al elektro, aliro al pura akvo, disponebleco de necesejoj, planko, bruligaĵo kaj posedaĵo). Tiel hejmo estas “malriĉa”, se almenaŭ 30 % el la indikiloj ne estas sufiĉe plenumitaj. PIM celas okupiĝi pli precize ol IHD pri kondiĉoj de malriĉeco.

Partoprena takso de malriĉeco (PTM)

Tiu metodo provas krei subjektivan komprenon de malriĉeco per demandaroj kaj interparoloj kun homoj. Plej grava ne estas kolektado de nombroj, sed de vidpunktoj de la koncernataj homoj. La Monda Banko kompletigis siajn monajn indikilojn per la rezultoj de respondaj PTM-j; vidu la dokumentoj “Voĉoj de la malriĉuloj”.

Koeficiento de Gini

La koeficiento de Gini estas mezurilo de distribuo. Ĝi estas uzata en mezurado de malriĉeco por priskribi la distribuon de riĉo kaj enspezo kaj tiel mezuri la nivelon de socia malegaleco. Ĝia valoro estas inter 0 kaj 1. Valoro je 0 signifas egalan distribuon; ju pli alta estas la koeficiento, des pli malegala estas la distribuo. La koeficiento de Gini ofte estas uzata por priskribi la distribuon de riĉo kaj enspezo en lando.

Malneta enlanda feliĉo (MEF)

Malneta enlanda feliĉo celas esti alternativo al MEP (malneta enlanda produkto), kiu difinas prosperon nur surbaze de monaj sumoj kaj ekonomia kresko. Por mezuri MEF, oni uzas naŭ mezurilojn, kolektatajn per demandaroj: ekologio, kulturo, bona regado, edukado, sano kaj viveco de komunumoj, uzo de tempo, mensa bonfarto kaj vivnivelo. La ideo venas de la reĝo de Butano Jigme Singye Wangchuck, kaj MEF estis uzita unuafoje en tiu lando. Kvankam ĝi estas primokata de kelkaj homoj, UN interesiĝis kaj observas la evoluon de tiu koncepto.