Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Edukado

“Helpado kaj nuligo de ŝuldoj ne estas magiaj rimedoj, ili estas grava elemento de la pakaĵo, sed laŭ mi ne la plej grava. Nuligo de ŝuldoj nur estis la unua paŝo.” Shriti Vadera en “Give us the money”

En la filmo “Give us the money”, Shriti Vadera kaj Mariémme Jam kritikas la provojn batali malriĉecon simple nuligante ŝuldojn de evoluantaj landoj. Ankaŭ Birhan Woldu opinias, ke multe pli estas necesa por eliri de malriĉeco:

“Ni bezonas konstrui pli da lernejoj, ĉar ankoraŭ estas multaj lokoj, kiuj ne havas lernejojn. Se ni povas fari tion, la lando plu evoluos.”

Malriĉeco malhelpas edukadon kaj edukado malhelpas malriĉecon: tiel oni povas vidi la rilaton inter malriĉeco kaj edukado. Homoj vivantaj en ekstrema malriĉeco en evoluantaj landoj ofte ne havas aliron al edukado. La kialoj estas diversaj: foresto de lernejoj, malbonaj ekipaĵoj, financaj baroj aŭ manko de instruistoj. Sed ankaŭ al homoj suferantaj je relative malriĉeco en prizorgemaj ŝtatoj ofte mankas edukado. En Aŭstrio, eduka malriĉeco ĉiam estas heredata: la soci-ekonomia situacio hejme multe decidas pri la edukado de la infano. Manko de potencigo kaj manko de scioj iras kune. Potencigo signifas, ke oni kredas je si mem, havas rajtojn kaj estas konscia, ke oni povas konstrui sian vivon per siaj kapabloj.

Takso

Provu desegni reton de la problemoj sur paperon.

Publikaj elspezoj por edukado ebligas al ŝtato starigi interalie lernejojn, krei instruilojn, trejni instruistojn kaj liveri manĝojn en lernejoj. Entute, en la kampo de publika elspezado por edukado estas grandaj geografiaj malsamoj.

Takso

Kongruigu la geografiajn terminojn kun la bildoj. La mono en ĉiu bildo reprezentas publikaj elspezon por edukado por ĉiu loĝanto; homoj simboligas la rilaton de bazlernejanoj por ĉiu instruisto.

Ĝusta respondo: Industriaj landoj
Ĝusta respondo: Suda Ameriko
Ĝusta respondo: Orienta Eŭropo kaj Centra Azio
Ĝusta respondo: Subsahara Afriko
Ĝusta respondo: La araba mondo
Ĝusta respondo: Orienta Azio kaj Pacifiko
Ĝusta respondo: Suda Azio

Fontoj

Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2001): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
http://junge-gruene.at/blog/2011/12/13/die-illusion-von-der-chancengleichheit-wie-bildungsarmut-vererbt-wird/
http://www.armut.de/aspekte-der-armut_ursachen-und-folgen-der-armut_mangel-an-bildung-und-ausbildung.php?mysid=o6u61sfrh3nsld0i8qiegaf40gdvgaut