Malriĉeco
Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj
Enkonduko al la temo
Ĉi tie vi povas kvar nomojn ligitajn al fikcia rakonto. Bonvolu legi ĉiujn rakontojn unue kaj poste respondi la demandojn.
Amanda, 65-jaraĝa
Ekde kiam nia domo estis devige aŭkciita, tri jarojn post la financa kaj loĝa krizo, mi loĝas kun mia edzo en eta ruldomo en ruldomejo en Usono. Dum la lastaj jaroj, ni spertis grandegajn ŝanĝojn en ŝanco. Unue ni provis pagi por nia domo per nia tuta ŝparmono. Sed kiam mia edzo perdis sian laboron kaj mi malsaniĝis, la interezo en repagado estis tro alta. La alta kosto de kuracado formanĝis mian pension. Mi devis ĉesigi mian membrecon en diversaj kluboj, perdis kontakton kun multaj amikoj, kaj plej malbonaj estas la maniero, laŭ kiu homoj rigardas min, kiam mi vicas por varma manĝaĵo en la popola manĝejo.
Yousef, 10-jaraĝa.
Mi havas tri fratinojn kaj loĝas en loĝejo en la 10-a distrikto de Vieno kun mia patrino. Mia pli aĝa fratino estas en mia ĉambro, la du pli junaj dormas kun mia patrino. Vintre ni ofte estas malsanaj ĉar nia loĝejo estas malvarma. Tial ni volas transloĝiĝi baldaŭ. Mia plej juna fratino nun iras al infanlernejo kaj panjo povas tuj serĉi laboron. Ĝis nun ŝi ne estis bonŝanca, ŝi devas plibonigi sian germanan kaj ŝi iras al kurso ofertata de la agentejo por laboro. Multaj laboroj ne eblas por ŝi, ĉar ŝi havas hernion de intervertebra disko, do ŝi ne povas porti pezaĵojn. Ĉiam estas streĉe hejme, kiam mia fratino kaj mi volas iri al lerneja ekskurso, ĉar panjo ĉiam bezonas multe da mono por tio. Mi ŝatus viziti mian avinon en Egiptio ĉi-somere, sed bedaŭrinde flugoj estas tro kostaj, do ni verŝajne devos prokrasti la viziton plian fojon.
Anton, 45-jaraĝa.
Mia hejmo estas la stratoj, pontoj, benkoj kaj parkoj de Vieno. Ne ĉiam estis tiel. Kiam mia edzino eksedziniĝis de mi, transloĝiĝis kaj forprenis niajn du infanojn, mi estis tre malĝoja. Mi vere deprimiĝis mallonge poste, kiam mi perdis mian laboron kaj vidis nepagitajn fakturojn antaŭ mi ĉiutage. Mi provis retrovi laboron, sensukcese. Fine, oni devigis min forlasi la loĝejon, unue mi provis vivi en rifuĝejo por senhejmuloj, sed mi ne povis kutimiĝi al la reguloj. Nun mi vivas tiel, ke mi povas mem elekti, kiel mi plenigas mian tagon. Mi ĉiam pensis, ke surstrata vivo estos nur mallongdaŭra solvo, sed nun mi estas senhejmulo jam de longa tempo.
Naima, 14-jaraĝa.
Mi loĝas kun mia patrino kaj kvar gefratoj apud Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio. Pro la nuna enlanda milito, ni estas en konstanta danĝero kaj ĉiam devas foriri de nia hejmo. Mi malamas tion, ĉar kiam ni foriras, ni ĉiam lasas mian malsanan fratinon kaj neniam havas sufiĉe da trinkaĵo kaj manĝaĵo. Ankaŭ, tiam mi malofte vidas mian patron kaj mi sopiras pri la rakontoj, kiujn li legas al mi. Li ofte parolas al mi pri sia lernado. Ankaŭ mi ŝatus reiri al lernejo, sed la urbo estas tro danĝera kaj mi devas resti kun mia patrino kaj gefratoj por zorgi pri nia tereno.