Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Retoj, komunikado kaj transnaciismo

En la 19-a jarcento, pli bonaj vojaĝaj kondiĉoj kaj rimedoj pliigis tutmondan migradon. Novaj informaj kaj komunikaj teknologioj simpligas migradon eĉ hodiaŭ; ili pligrandigas vivejojn kaj sociajn rilatojn trans naciaj limoj. Tiuj novaj formoj de migrado, de vivo kaj interŝanĝo ofte ricevas la prefikson “trans-” por klarigi la amplekson preter limoj: transnaciismo, transmigrado kaj transmigrantoj.

Transmigrantoj sentas sin hejme en tiel nomata “transnacia spaco”: spaco, kiu transiras naciajn limojn.

Ni ofte pensas pri “ujoj”. Ĉiu persono tiel apartenas al naci-ŝtata ujo, kun kiu li identigas sin. Aŭ mi estas pollandano, aŭ mi estas belgiano. Laŭ la “uja” pensmaniero, vi devas elekti. Por multaj homoj, tiu ideo validas. Ili naskiĝis en sia lando, malofte iris for de sia ĉirkaŭaĵo kaj restis en sia ujo. Sed multaj homoj iras de ujo al alia aŭ mildigis la limojn de la ujo mem. Kun (trans-)migrado, tiu klasifiko ne estas tiel facila ĉar ne ĉiam eblas facile identigi la ujon.

Kiel jam menciite, 200 milionoj da homoj loĝas en lando, kie ili ne naskiĝis. Sed almenaŭ duoble pli multe verŝajne vivas en lando, kie iliaj gepatroj ne naskiĝis. Ili ne aperas inter tiuj 200 milionoj da migrantoj.

Krom tio, duonmiliardo da homoj, kiuj migras ene de sia lando, ne estas inkluzivata. Daŭra ŝanĝo de loĝloko kaj socia spaco nuntempe koncernas pli ol miliardon da homoj. Tio estas multe pli ol tiuj, kiujn UN nomas internacia migrantoj.

Legu la jenan rakonton pri meksika migranto en Usono, skribitan de la germana sociologiisto Ludger Pries.

Inter mondoj