Migrado
Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion
Migrado kiel parto de la historio de homaro
Malgraŭ longdistancaj komercaj retoj, setlado kaj labormigrado, kaj ankaŭ fuĝo dum militoj, migrado malofte transiris kontinentojn antaŭ la 15-a jarcento. Sed kun la “malkovro” de Ameriko, Eŭropo tutmonde ekdisvastiĝis. Teknologiaj kaj organizaj elpensaĵoj estis necesaj kondiĉoj por tio, same kiel la konstanta forpuŝado de la intelekta horizonto. Nur tiam eblas paroli pri ampleksa migrado en monda nivelo.
Amasaj migraj movadoj komenciĝis, intencaj kaj neintencaj. La grandaj koloniaj potencoj Hispanio, Portugalio, Britio kaj Francio proprigis al si partojn de Ameriko, Afriko kaj Azio en la sekvaj 300 jaroj, kun granda efiko al la tutmonda loĝantaro.
Takso
Rigardu diversajn jarcentojn kaj vidu, kiuj nacioj iris kien tiam. Tiu reprezento kompreneble estas nura mallonga superrigardo, ĝi ne montras ĉiun migradon.
16-a jarcento — komenco de la 19-a jarcento
Kiam? | Kiu? | Kie? | Klarigo |
---|---|---|---|
1500–1800 | Hispala/portugala | Sudameriko | Misiistoj, komercistoj, plantejestroj, metiistoj, farmistoj, sed ankaŭ malliberuloj, kiuj devis fari devigan laboron, iris al la Nova Mondo. Entute, 8–9 milionoj da eŭropanoj forlasis la kontinenton. |
1500–1800 | Afrikaj sklavoj | Sudameriko, Karibio, suda Nordameriko | Oni taksas, ke ĉirkaŭ 11 milionoj da afrikaj sklavoj, precipe el Okcidenta Afriko, estis perforta transportitaj al Ameriko. |
1640 – 1880 | Eŭropanoj, precipe angloj kaj irlandanoj | Nordameriko | Homoj forlasis Eŭropon ne ĉiam propravole. Ekde 1640, ekzemple Anglio sendis 50 000 malliberulojn al Virginio kaj Marilando (nun en Usono) kiel laboristojn. Tiutempe, proksimume 15 milionoj da eŭropanoj forlasis la kontinenton. |
19-a jarcento
Inter 1815 kaj 1930, pli kaj pli da eŭropanoj forlasis la kontinentoj. Historioj de pioniraj migrantoj inspiris homojn iri al Usono, Sudameriko aŭ Aŭstralio. Vojaĝado plifaciliĝis per teknologiaj plibonigoj, transmara migrado iĝis komforta kaj ne tro longa. Proksimume 60 milionoj da eŭropanoj forlasis la kontinenton tiutempe.
Kiu? | Kie? | Klarigo |
---|---|---|
Eŭropanoj | Aŭstralio | Komence, malliberuloj estis duono de migrantoj al Aŭstralio, ĉar Anglio volis sendi ilin malproksimen. Ili unue ĉefe okupiĝis pri ŝafobredado. Malkovro de oro en Aŭstralio pliigis migradon kaj allogis multajn migrantojn el Azio kaj Eŭropo. |
Eŭropanoj, ĉinoj, japanoj, koreoj | Siberio | Nur per konstruado de la Transsiberia fervojo Siberio iĝis atingebla por terkultiva kaj industria uzado. Multaj laboristoj estis bezonataj ne nur por konstrui la fervojon, sed ankaŭ por elfosi mineralojn kaj terkultivado allogis multajn migrantojn. |
Nordorientaj ĉinoj | Manĉurio | Proksimume 25 milionoj da ĉinoj migris al Manĉurio. Laboro estis serĉata en minejoj, konstruado de fervojoj kaj terkultivado. Ankaŭ multaj japanoj instaliĝis tie. Tiel, ekzemple, la japana registaro volis regi sian popolan plimultiĝon kaj certigi novan “grenejon”. |
Usono | Eŭropo | Kontraste kun la antaŭaj jarcentoj, migrado ŝanĝiĝis en la 19-a jarcento. Ĝi ne plu estis unudirekta vojo. Multaj elmigrintoj revenis al sia hejmlando post kelkaj jaroj. |
Sudaj ĉinoj | Tajlando, Filipinoj, Hindoĉinio, Aŭstralio | Kiel multaj baratanoj kaj eŭropanoj, multaj ĉinoj, ĉefe de la sudo, migris al aliaj landoj por labori en terkultivado, minado kaj trajnkonstruado, parte al aziaj landoj, sed ankaŭ al Aŭstralio. |
Baratanoj | Sudafriko, Maŭricio, Karibio | La Ora kaj Diamanta febroj en Sudafriko kaj Zambio bezonis multajn laboristojn, kiuj estis afrikanoj mem. Grandaj (sukerkanaj) plantejoj estis kreitaj kaj ili bezonis laboristojn. Ĉefe baratanoj venis al la landoj. Ĉar britaj kolonioj strikte malpermesis sklavojn, malalte pagataj baratanoj ekprenis tiun rolon. |
Eŭropanoj | Aŭstralio, Novzelando, Brazilo, Argentino, Urugvajo, Ĉilio | Fine de la 19-a jarcento, migrado pli kaj pli turniĝis al aliaj landoj, kiuj iĝis aparte interesaj por migrantoj pro terkultivado, sed ankaŭ serĉado de krudaj materialoj. Per terkultiva moderniĝo, malfermanta valorajn minproduktojn kaj partoprenon en monda komerco, ekzemple Argentino povis iĝi granda monda eksportanto. Tiu allogis grandan migran ondon kaj ĉefe italoj transloĝiĝis al Argentino. |
Baratanoj | Birmo, Srilanko, Malajzio | Inter 1848 kaj 1932, 28 milionoj da baratanoj forlasis Baraton. Iuj iris al la britaj kolonioj por fari kontraktan laboron en plantejoj. Multaj aliaj iris al aliaj aziaj landoj, kiuj ĵus modernigis terkultivadon. |
20-a jarcento
Inter 1815 kaj 1930, pli kaj pli da eŭropanoj forlasis la kontinentoj. Historioj de pioniraj migrantoj inspiris homojn iri al Usono, Sudameriko aŭ Aŭstralio. Vojaĝado plifaciliĝis per teknologiaj plibonigoj, transmara migrado iĝis komforta kaj ne tro longa. Proksimume 60 milionoj da eŭropanoj forlasis la kontinenton tiutempe.
Kiu? | Kie? | Klarigo |
---|---|---|
El la francaj kolonioj | Francio | Dum la jarcentoj de eŭropa disvastiĝo, Eŭropo malofte estis celo de interkontinenta migrado. Ekde la komenco de la 20-a jarcento, eduka migrado de koloniaj landoj, kiuj daŭras hodiaŭ, estis iom post iom subtenata. Ekde tiam, pioniraj migrantoj venis de Afriko, Azio kaj Ameriko al Eŭropo. |
Okcidentaj afrikanoj, ĉinoj, baratanoj | Eŭropo | La Unua mondmilito postulis soldatojn. Francio rekrutis ilin de siaj kolonioj, ĉefe virojn de Okcidenta Afriko, Britio de Barato kaj Ĉinio. |
Eŭropanoj | Eŭropo | La Unua mondmilito ekigis amasan fuĝajn kaj migrajn movadojn ene de Eŭropo. Ekzemple, homoj fuĝis de batalejoj el Orienta Eŭropo ĝis la Okcidento. Nacioj ankaŭ uzis la rifuĝajn movadojn kontraŭ minoritatoj, por ke ili estu egale distribuitaj. La Unua mondmilito katalizis naciismon kaj rasismon. En la intermilita periodo, estis ankaŭ amasaj resetladoj: homoj revenis al sia hejmo aŭ resetlis pro novaj landlimoj en Eŭropo. |
El la (iamaj) kolonioj | Eŭropo | Ekde la Dua mondmilito, pli kaj pli da loĝantoj de kolonioj transloĝiĝis al Eŭropo. Iom post iom, malkoloniigo okazis. La migradoj de multaj ĉefrolantoj de sendependismaj movadoj en Okcidento (kaj ankaŭ Mahatma Gandhi) subtenis malkoloniigon. |
Alĝerianoj | Francio | Inter 1945 kaj 1960, la malkoloniiga procezo estis sanga en kelkaj lando. Multaj rifuĝintoj fuĝis al la kolonianta lando mem, ekzemple el Alĝerio. |
- Kio estis la ĉefa motivo de migradaj movadoj en inter la 15-a kaj 19-a jarcentoj?
- Kio motivis migradon ekde la 20-a jarcento?
- Kio plifaciligis migradon?
- Kion vi rimarkas en la periodoj 1500–1800, 1800–1900 kaj 1900–1960 rilate al denseco de migrado, kiuj kontinentoj estis preferataj celoj kaj kiuj nacianoj moviĝis?