Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Fortresa Eŭropo

  1. “Ĉiu homo rajtas moviĝi libere ene de ŝtato kaj libere elekti sian loĝlokon.
  2. Ĉiu homo rajtas eliri ajnan landon, inkluzive de sia, kaj reveni al sia hejmlando.”
Artikolo 13 de la Universala deklaro de homaj rajtoj

Landlimoj kaj eniraj regularoj restriktas tiun homan rajton tutmonde.

Unu el la regionoj de la mondo, kiu manifestas problemon de restrikto de homaj rajtoj, estas limoj de EU kaj Usono, al kiuj multaj homoj venas por serĉi pli bonaj oportunojn en sia vivo.

Usono

La internacia limo inter Usono kaj Meksiko esta 3144 km longa kaj unu el la plej ofte transirataj en la mondo. En 2006, 250 milionoj da laŭleĝaj transiroj okazis. La kvanto da kontraŭleĝaj enmigrantoj el Meksiko, Gvatemalo, Salvadoro, Honduro, Nikaragvo kaj Ekvadoro estas taksata je 350 000.

Ĉefe junaj viroj de Centra Ameriko sidas centope sur tegmentoj de vartrajnoj por vojaĝi milojn da kilometroj por atingi la meksik-usonan landlimon. Por malpliigi kontraŭleĝan enmigradon, Usono komencis konstrui landliman muron, kiu devas laŭplane esti 1125 km longa, kaj sekurigis la landlimon per 6 000 gardistoj.

Eksprezidento de Meksiko Felipe Calderón komparis la ampleksiĝon de landlimaj instalaĵoj kun la Berlina Muro kaj homrajtaj organizaĵoj kiel Amnestio Internacia ankaŭ kritikis la konstruadon. La kvanto da homoj, kiuj mortas provante transiri kontraŭleĝe estas taksata je 250–500 jare. En 2010, 253 homoj mortis provante transiri la Sonora-Dezerton en suda Arizono.

Esploru la fotaron de la germana novaĵtelevidkanalo n-tv. Ĝi montras bildojn de la uson-meksika landlimo. Lasu la bildojn impresi vin.

EU–Afriko

Ekde la kreo de la Eŭropa Unio, la limoj inter EU-landoj iom post iom malaperis. Samtempe, EU pli kaj pli fortiĝis siajn eksterajn limojn. Tio kondukis al la frazo “fortresa Eŭropo”.

En Eŭropo, la mediteraneaj landoj ricevas publikan atenton. El Hispanio, Italio kaj Grekio, oni ĉiam vidas en amasinformiloj bildojn de enmigrantoj kaj rifuĝantoj, ĉefe el Afriko, dezirantaj eniri plenplenajn lignajn boatojn al Eŭropo. Homoj ofte atendas dum monatoj, kelkaj eĉ dum jaroj, por transiri el Maroko aŭ alia mediteranea afrika lando. En Maroko, laŭ la ministrejo de la ministrejo de internaj aferoj en Rabato, proksimume 20 000 homoj el subsahara Afriko volas atingi Hispanion.

Por ne lasi landojn kiel Hispanion, Italion kaj Grekion “solaj” ĉe la eksteraj landlimoj de EU, estis kreita eŭropa agentejo por prizorgo de operacia kunordigado ĉe la eksteraj limoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, mallonge Frontex (el la franca “Agence européenne pour la gestion de la coopération opérationnelle aux frontières extérieures”). Ĝi estas komuna agentejo de EU bazita en Varsovio, kiu celas protekti la eksterajn limojn de EU de kontraŭleĝaj enmigrantoj.

Vidu la plej oftajn vojojn por kontraŭleĝa enmigrado, prezentita de Frontex. Memoru tamen, ke la ĉefaj migraj vojoj estas disponeblaj fluge. Multaj migrantoj venas kun turisma vizo, kaj post fino de la vizo restas “kontraŭleĝe”.

Tie vi povas vidi, kiel Frontex sekurigis Mediteraneon en 2009: http://clandestinenglish.files.wordpress.com/2009/05/keyseaoperationfrontex.jpg

Multaj homrajtaj organizaĵoj kritikas Frontex, kune kun la armeaj kontraŭrifuĝaj defendoj en la mediteranea regiono. Rifuĝantoj kaptitaj en maro rajtas kandidatiĝi por azilo. Ili ne devas esti forsendataj, se ili riskas persekuton aŭ mistrakton. Laŭ la organizaĵo Pro Asylum, proksimume 8100 homoj mortis vojaĝante al la eksteraj limoj de EU en la 20 jaroj ĝis 2008; nur en 2007 mortis proksimume 2000.

Rifuĝantoj el Senegalo en 2009 priskribis, kiel ilia boato estis metita al maro: “Ni devis boati nur dum tri pliaj tagoj, kiam polica boato haltigis nin. Ili ne donis akvon al ni. Ili minacis detrui nian boaton, se ni ne tuj iros malantaŭen. Ni preskaŭ mortis pro malsato kaj havis mortintojn en la boato. Sed ni tamen devis reveni al Senegalo.”