Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Seksa egaleco en decidaj procedoj

Seksa egaleco en decidaj procedoj influas du kampojn: politikan partoprenon de virinoj kaj proporcion de virinoj en estraro de kompanioj.

La batalo por politika partopreno de virinoj, same kiel aliro al pagata laboro, devenas de la unua ondo de inisma movado. Ĝi estas bazita sur la kredo, ke virinoj devas havi rajton decidi pri siaj viroj, eĉ per politika decidado. Por atingi tiun rajton estas esence havi parton de politika povo.

La vitra plafono kaj la vitra lifto ankaŭ ludas gravan rolon en decidaj procedoj.

Kvotoj estas unu el la manieroj atingi egalecon en la proporcio de virinoj kaj viroj en decidaj procedoj.

Oni pruvis, ke kvotoj estas la plej efika rimedo. Tamen indas noti, ke kvotoj por virinoj estas nur provizora rimedo por forigi la barojn, kiuj rezultas de seksaj stereotipoj.

Kvotoj tamen estas oftaj en politiko. Ĉiu politika partio provizas “rezervitan” pozicion por reprezentantoj de malsamaj areoj: estas naciaj, regionaj, edukaj kvotoj ks. Tio estas parto de la streboj de politikaj partioj ricevi plej multe da voĉoj. Estas surprize, ke kvotoj bazitaj sur sekso kaŭzas oftan malakcepton. La kvotoj mem ne certigas la efektivigon de seksaj politikoj. Ili nur certigas sufiĉan proporcion de virinoj (ideale) en elektitaj postenoj. Sed estas racie supozi, ke virinoj, kiuj havas elektitan postenon, surbaze de la propraj spertoj, ankaŭ subtenos politikojn, kiuj kontribuas al pli egala proporcio de virinoj en ĉiuj kampoj de socia kaj politika vivo.

Kiam temas pri kvotoj, ekzistas pluraj manieroj efektivigi ilin. Ili povas esti leĝaj kvotoj, sed ankaŭ volontaj kvotoj, kiam individuaj grupoj mem determinas iun minimuman proporcion da virinoj kaj viroj en decidaj strukturoj. La ideala modelo estas “zipo”, kiam unu sekso ĉiam sekvas la alian. Laŭ spertoj de diversaj landoj, evidentiĝis, ke limo je 30%-a proporcio por progresigi la interesojn de aparta grupo (ĉi-kaze, ĉefe virinoj) estas esenca. Krom leĝaj kvotoj, politikaj partioj aŭ kompanioj ofte havas motivon aranĝi volontajn kvotojn, ĉu por subteni sian prestiĝon aŭ konservi subvenciojn.

La plej ofta argumento kontraŭ virinoj en kandidatlistoj de politikaj partioj aŭ supera estraro estas, ke “virinoj mem ne venas, ili simple ne volas partopreni en politiko”. Por ĉiu partiestro, la indiferenteco de iuj sociaj grupoj pri partopreno en politiko por ilia partio devus esti kialo pensi (kiaj partio ni estas, se virinoj rifuzas aktivi ĉe ni, kion ni malbone faras?) pli ol argumento por malakcepti ilian subtenon.

Takso

  • Eltrovu, kion da virinoj havas elektitan postenon en la politikaj partioj de via lando, kiuj eniris la parlamenton.
  • Eksciu, kiaj temoj rilatis kun seksa egaleco en la elekta programo de la gajninta politika partio en la lasta voĉdonado en via lando, kaj kiuj iĝis parto de la registara programo.
  • Kiajn agadojn vi proponus por pligrandigi intereson de virinoj en kunlaborado kun kompanio/organizaĵo/politika partio?