Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Seksa apartigo de la labormerkato

Seksa apartigo signifas, ke en iuj industrioj aŭ pozicioj estos pli da (aŭ plejparte) virinoj, dum en aliaj estos pli da (aŭ plejparte) viroj.

Seksa apartigo povas esti horizontala aŭ vertikala. En la kazo de horizontala apartigo, iuj profesioj estas konsiderataj viraj kaj aliaj inaj. Ekzemple, komputiko kaj komunikaj teknologioj estas konsiderataj viraj, kaj flegado virina. Malpliiĝo de prestiĝo kaj pritaksado de virinaj profesioj estas grava konsekvenco de apartigo. Pro la stereotipa koncepto de virineco kaj vireco, “virinaj” profesioj estas konsiderataj facilaj, rutinaj kaj helpaj, dum la viraj estas konsiderataj defiaj, kreemaj kaj malfacilaj.

Vertikala apartigo temas pri la proporcio de viroj kaj virinoj en la hierarkio de profesioj. Homoj havas pli da estraj kaj decidaj profesioj, da respondecoj, kaj virinoj malpli: ili havas duarangajn, administrajn, helpajn poziciojn. Tie rolas pluraj kaŭzoj. Krom la stereotipa percepto de vira kaj virina laboro, la kapabloj de virinoj kaj viroj kaj labordivido en familio ludas rolon en realo. Virinoj ofte havas respondecon pri hejmlaboro kaj zorgo pri familio, kaj tio ekskluzivas ilin de vesperaj laborkunsidoj aŭ trejnadoj ekster la laborejo. Pli egala labordivido ene de familio kaj subtenaj rimedoj de labordonantoj (invitado de virinoj dum patrina ferio al trejnadoj kaj kunsidoj, trejnadoj kaj kunsidoj dum labortempo kaj en laborloko, kompaniaj infanvartejoj por familioj kun infanoj, ktp.) povus malaperigi seksan apartigon.

Ĉefe en la kazo de “viraj” profesioj, fenomeno nomata vitra plafono ludas gravan rolon. Ĝi estas speco de “nevidebla barilo”, kiu malhelpas karieran progreson de virinoj, kvazaŭ ili povus nur atingi ian limon, kiun ili neniam povos transiri. Kaze de pluraj kandidatoj por plirangigo, “nekonsciaj” seksaj stereotipoj kaj antaŭjuĝoj pri vireco kaj virineco ludas rolon.

Kontraste, en “virinaj” profesioj, kaj ankaŭ en kariera plirangigo por tre gravaj pozicioj, virojn subtenas fenomeno nomata vitra lifto. Surbaze de stereotipaj supozoj favoraj al viroj, la ideo de pli granda efikeco, racieco, respondeco, lojaleco kaj profesieco de viroj ludas rolon.