Seksa egaleco
Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo
Egala pago
Egala pago por egala laboro estis frapfrazo de feministoj en la komenco de la 20-a jarcento. Sed tiu celo estas realisma ankaŭ hodiaŭ. En Slovakio, la salajra malsamo inter viroj kaj virinoj estas pli ol 20% (en Eŭropo proksimume 17%).
Estas multaj kaŭzoj de paga malegaleco. Krom rekta diskriminacio kontraŭ virinoj, kiu estas malpermesita, pluraj kaŭzoj havas rolon en salajra diferenco: karieroj de virinoj estas intermitaj, dum viraj karieroj estas kontinuaj. Tion kaŭzas daŭre fenomeno, ke preskaŭ ĉiam virinoj devas okupiĝi pri infanoj kaj familio.
Grava kaŭzo estas la malgranda kvanto da virinoj en decidaj kaj aliaj alte pagataj pozicioj pro fenomeno nomata vitra plafono (nevidebla barilo en la kariera progreso de virinoj).
Alia kialo estas la seksa disigo de la labormarketo (divido je “viraj” kaj “virinaj” sektoroj).
Rimarkebla estas ankaŭ pli granda emo de virinoj labori en pli malaltaj pozicioj, aŭ por pli malalta salajro, ol ili meritas. Tiu tendenco rilatas kun la daŭra percepto, ke virino ne bezonas la saman salajron kiel viro, kiu estas la mongajnisto.
Takso
Komparu la salajrojn de virinoj kaj viroj, kiujn vi konas:
- Kiu enspezas pli?
- En kiaj profesioj?