Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Ekzerco 1

Laŭ klimata historio, la lasta glacia epoko komenciĝis antaŭ 2,6 milionoj da jaroj kaj daŭras plu hodiaŭ. Glacia epoko estas dividita en malvarmajn kaj varmajn periodojn, kaj ni nun estas en interglacia periodo. La averaĝa temperaturo estas 15 °C. La tera temperaturo kreskis je 0,74 °C inter 1906 kaj 2005 kaj estas pli varma, ol ĝi iam ajn estis en la lastaj 1000 jaroj. Tamen, la temperatura altiĝo ne estas sama ĉie, do kontinentoj plivarmiĝas pli rapide ol oceanoj, ekzemple, kaj la varmiĝo plej akre trafas polusajn regionojn.

“La homkaŭzataj CO₂-emisioj kvarobliĝis en la lastaj 50 jaroj. Ĉiuj dek plej varmaj jaroj en tiu periodo okazis en la lastaj 15 jaroj.” Schwarzenbach, René/ Müller, Lars/ Rentsch, Christian/ Lanz, Klaus [HrsgIn] (2011): Mensch Klima! Wer bestimmt das Klima? Baden (CH): Lars Müller Publishers

NASA-esploristoj antaŭ nelonge montris, ke altiĝo de temperaturo ĉe la grundo haltis dum 15 jaroj. Sciencistoj ne antaŭvidis tiun evoluadon kaj ne povas bone klarigi ĝin. Eblaj kaŭzoj estas varmiĝo de oceanoj, sekeco de stratosfero, sulfuraj gasoj kaj malvarma akvo fluanta en Pacifikon (La Niña). Sed influo de sunradiado kaj influo de partikloj de industrio, hejtado, aŭtoj, oceanoj, vulkanoj kaj grundo al la nuboj kaj la akvociklo ne estas klare komprenataj. Tial tiuj eblaj kaŭzoj estas nuraj divenoj, kaj necerteco de klimataj antaŭvidoj estas granda. Estos interese vidi kiel la kvina pritaksa raporto de ISKŜ, aperonta en 2013/2014, parolos pri tiu paŭzo en varmiĝo.

Tamen estas klare, ke kun industriiĝo vitrodomgasoj plikoncentriĝis en atmosfero. Ekzistas pli-malpli 30 vitrodomefikaj gasoj kaj la natura vitrodoma efiko plifortiĝis pro la gasoj, kiujn emisiis homoj. Ekzemple, la CO₂-nivelo plialtiĝis en la lastaj 160 jaroj je 40% kaj la metana koncentriteco pli ol duobliĝis. Sed kiuj vitrodomaj gasoj ludas gravan rolon en la klimata debato?

Takso

Provu atribui la diversajn gasojn al la cirkla diagramo.

Karbonduoksido (CO₂)
Ĝusta respondo: 77 %
Metano (CH₄)
Ĝusta respondo: 14 %
Dinitrogenoksido (ridgaso) (N₂O)
Ĝusta respondo: 8 %
Fluorgasoj
Ĝusta respondo: 1 %

Estas ankaŭ interese, ke malsamaj gasoj kaptas varmenergion kun malsama efikeco, ekzemple metano kontribuas al tutmonda varmiĝo proksimume 20-oble kaj dinitrogenoksido proksimume 300-oble pli potence ol CO₂. Ankaŭ, diversaj gasoj restas en atmosfero longe. Sed kiom longe precize?

Provu atribui la vivdaŭrojn al la diversaj gasoj:

Karbonduoksido (CO₂)
Ĝusta respondo: ĝis 200 jaroj
Metano (CH₄)
Ĝusta respondo: 12 jaroj
Dinitrogenoksido (ridgaso) (N₂O)
Ĝusta respondo: 114 jaroj
Fluorgasoj
Ĝusta respondo: multaj jarcentoj

Nun necesas klarigi, kiuj agoj emisias homfaritajn vitrodom-gasojn. Atribuu la diversajn fontojn de vitrodomgasemisiojn al la cirklaj diagramoj: kiam ĉiuj terminoj estos en la ĝusta loko, vi vidos la precizan elcentan kontribuon.

Transportado
Ĝusta respondo: 13%
Konstruado
Ĝusta respondo: 8%
Terkultivado
Ĝusta respondo: 11%
Arbarfajroj
Ĝusta respondo: 3%
Arbofaligado
Ĝusta respondo: 5%
Torfofajroj
Ĝusta respondo: 3%
Rubo
Ĝusta respondo: 4%
Energia sektoro
Ĝusta respondo: 35%
Industrio
Ĝusta respondo: 18%

Noto

Torfo estas organika sedimento ekzistanta en marĉoj, kaj en seka stato ĝi estas brulema. Torfaj fajroj tial estas subteraj fajroj. Kutime, ili okazas kiam grundakvo estas artefarite malaltigita kaj ne okazas pluvo kaj arbaraj fajroj. Risko de torfaj fajroj pligrandiĝas pro alta aera temperaturo, malalta humideco kaj vento.

Fontoj

www.ipcc.ch
www.spiegel.de
www.unep.org
www.epa.gov
www.wikipedia.org
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim/Ruhr: Verl. an der Ruhr
Dow, Kirstin/ Downing, Thomas E. (2007): Weltatlas des Klimawandels. Karten und Fakten zur globalen Erwärmung. Hamburg: Europäische Verlagsanstalt