Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Efikoj de klimatŝanĝo 1

“Nia plej granda problemo estas, ke ni ne plu povas imagi, kion ni faras.” Anders, Gunther; filozofiisto

Unue menciindas, ke klimato ĉiam respondas al eksteraj influoj kun iom da prokrasto. Klimatesploristoj supozas, ke respondoj de klimato al niaj agoj ne estos plene observeblaj antaŭ la jaro 2050. La konsekvencoj de klimatŝanĝo interagas unu kun la aliaj, formas tutmondan reton kaj estas sentataj en la tuta mondo. Tiel, ekzemple, lokaj perdoj de kultivaĵoj povas havi efikojn kiel mondan ŝanĝon de prezoj, kvalito kaj disponeblo.

Divenu, pri kiaj montriĝoj de klimatŝanĝo temas la jenaj priskriboj. Vi ricevos ankaŭ informojn pri la konsekvencoj de tiuj montriĝoj.

En la tuta mondo, mi malprogresas kaj maldikiĝas. En la norda duonsfero, mi malgrandiĝis je 10% ekde 1960. Kune kun la provarma ŝvelo de markavo, mi estas kialo, pro kiu marnivelo altiĝis je 10–20 cm en la 20-a jarcento. Sen mi, Antarkto estas pli malhela, do pro tio plivarmiĝas eĉ pli rapide. Mia malfortiĝo minacas la vivon de polusaj ursoj, ĉar ili dependas de mi por ĉasaso. En longa daŭro, mia malprogreso povos minaci multajn riverbasenojn, kiujn mi nutras.
Ĝusta respondo: malmultiĝo de glacio kaj neĝo
Konsiderante longan temposkalon, mi ne aperas pli ofte, sed pli intense. Pro tutmonda varmiĝo, estas pli da vaporo en la atmosfero, kaj aliflanke pli da vaporo estas transportata de ocanoj ĝis kontinentoj, kaj pro tio mi aperas en pli kaj pli enlandaj zonoj. Mi tre variiĝas laŭregione: en tropikaj kaj altaj zonoj mi ofte aperas, sed en subtropikaj zonoj malofte. Ankaŭ, mi okazas kun malsama ofteco dum vintraj kaj someraj monatoj. Do mi maloftiĝas en somero en Eŭropo kaj vintre aperas nur en suda Eŭropo. Kune kun reguligado de riveroj, baraĵoj, irigaciaj sistemoj kaj landuzo en akvokolektaj zonoj, mi estas parte respondeca pri inundoj. Pro tio mi ankaŭ estas, kune kun uraganoj kaj pliantiĝanta marnivelo, minaco al gravaj monumentoj, arkeologiaj lokoj kaj aliaj restaĵoj de historio kaj kultura heredaĵo. Inundoj ankaŭ pligrandigas la riskon de infekto fare de malsanoj transdonataj per akvo.
Ĝusta respondo: intensaj pluvoj kaj konsekvencaj inundoj
Mi kaŭzas du trionojn el damaĝoj kaŭzataj de naturaj katastrofoj kaj mi kaŭzas detruojn precipe en kamparaj zonoj. Se mi venas de Atlantiko, mi havas malsaman nomon, ol se mi venas de la Pacifika aŭ Hinda Oceano; eĉ miaj antaŭuloj havas malsamajn nomojn depende de sia forto. En 2011 mi agis pli ofte ol iam iajn, post kiam oni komencis mezuri en 1850, precize 34 fojojn. Rimarkindas, ke la plej fortaj mioj plioftiĝis en la lastaj jardekoj; tio povas esti indiko de homa influo, ĉar natura variado inter jardekoj estas tre grandaj. Estas certe, ke mia ofteco estas ligita al plivarmiĝo de la surfaca temperaturo de maro, kiu devenas de naturaj kaj homaj kaŭzoj.
Ĝusta respondo: intensiĝo de tropikaj ciklonoj
Min influas unuflanke la Golfa Marfluo, aliflanke la tutmonda varmiĝo. Ĉar mi estas tre granda, miaj mezuroj dependas de lokoj; ekzemple, se mi varmiĝas en la norda duonsfero, mi ne signife ŝanĝigas en la suda duonsfero. Tamen klimatmodeloj jam klarigis tiun strangaĵon: unue, estas malpli da tero kaj due, mi miksiĝas vertikale tie. Mi instigas disvastiĝon de malsanoj kaj parazitoj. Ekzemple, en 1990 miloj da delfenoj mortis pro epidemio kaj koralaj rifoj pli kaj pli paliĝas pro tio, ke algoj foriras de ili.
Ĝusta respondo: ekstremaj temperaturoj
Pro oceanaj fluoj mi ne kondutas same ĉie. Satelitaj mezuroj en lastaj jaroj montris, ke mi ĉiujare plialtiĝas je 2,7 mm. Mi povus iĝi unu el la plej grandaj problemoj de homaro, ĉar multaj insulaj kaj marbordaj regionoj estas en danĝero pro mi, kaj pro tio milionoj da homoj povus iĝi mediaj rifuĝintoj. Malgraŭ tio, 40 % el la tutmonda loĝantaro vivas malpli ol 100 km de marbordo. Se ĉiuj montaraj glaciriveroj fandiĝus, mi plialtiĝus je 0,5 m. Mi mallongdaŭre varias pro vento kaj tajdo, sed longdaŭre ankaŭ tutmonda varmiĝo influas min, ekzemple per fandiĝo de glacitavoloj en Antarktiko kaj Gronlando kaj fandiĝo de montaraj glaciriveroj. Aldone, mi povas ŝanĝiĝi pro altiĝo aŭ malaltiĝo de terkrusto.
Ĝusta respondo: marnivela plialtiĝo
Mi ŝanĝas oceanojn per la kemie aktiva konduto de karbonduoksido en akvo. La mondaj oceanoj funkcias kiel CO₂-stokejo. Ili entenas 50-oble pli da CO₂ ol la atmosfero, sed ju pli da CO₂ estas en atmosfero, des pli tiu natura cirkula sistemo malekvilibriĝas. Konsekvence, pli da CO₂ iras al la supraj tavoloj de oceano kaj fine al ĝiaj profundaĵoj. Mi estas kaŭzata de CO₂ en la mondaj oceanoj, kiu dissolviĝas kaj malaltigas la pH-nivelon de la akvo. Tiu valoro malaltiĝadas ekde la komenco de industriiĝo. Tiu efiko al la kemia ekvilibro de oceanoj influas ankaŭ vivon kaj ekologiajn sistemojn tie. Tiel mi influas ekzemple kalkoproduktadon de planktono, mituloj, helikoj kaj koraloj, kaj ankaŭ iliajn kreskadon kaj reproduktiĝon.
Ĝusta respondo: acidiĝo kaj varmiĝo de oceanoj
Surfaca akvo vaporiĝas pli rapide pro mi. Tio unue signifas, ke akvobezonoj kreskas. Krome, mi plirapidigas la fandiĝon de neĝo kaj glaciriveroj. Mi plioftigas akvomankojn en iuj regionoj kaj pligrandigas la riskon de trosekeco kaj arbarfajroj. Akvomanko, malbona akvokvalito, manko de akvo por kloakoj kaj forigaj sistemoj de uzita akvo, kaj dezertigo influas samtempe produktadon de manĝaĵo kaj disvastigon de malsanoj. En ekstremaj kazoj, mi ankaŭ ŝanĝas la vivmedion de multaj mamuloj, amfibioj, birdojn kaj kreskaĵojn, tiel detruante la ekologian sistemon.
Ĝusta respondo: somera senpluveco

Fontoj

Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim/Ruhr: Verl. an der Ruhr
Wegner, Jochen (2013): Die Zeit.Wochenzeitung für Politik Wirtschaft Wissen und Kultur. Nr.24. Hamburg: EIT Verlag Gerd Bucerius GmbH & Co
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Dow, Kirstin/ Downing, Thomas E. (2007): Weltatlas des Klimawandels. Karten und Fakten zur globalen Erwärmung. Hamburg: Europäische Verlagsanstalt