Seksa egaleco
Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo
Seksa diskriminacio
Seksa diskriminacio signifas ies malavantaĝon surbaze de sekso.
Ne nur estas diskriminacio pro sekso (se oni diskriminacias kontraŭ iu pro tio, ke tiu estas viro aŭ virino). Estas klare de la difino de sekso, ke seksa diskriminacio povas aplikiĝi ankaŭ al familiaj situacioj: gepatreco (ankaŭ viroj: patroj povas esti diskriminaciataj same kiel patrinoj, aŭ eble eĉ pli forte), geedzeco aŭ sola vivo, ktp. La rolo de seksa diskriminacio povas esti en situacio en labormarketo, en kiu persono (aŭ grupo de personoj) estas diskriminaciata laboreje pro tio, ke ili havas “sekse netaŭgan” profesion.
Same kiel ĉe alispecaj diskriminacioj, tie oni distingas ankaŭ inter rekta kaj nerekta diskriminacio.
Rekta seksa diskriminacio estas speco de pritrakto aŭ procedo, en kiu individuo estas traktata malsame (netaŭge aŭ malfavore) pro lia/ŝia sekso (viro, virino, patrino, patro…).
Ekzemplo povas esti situacio, en kiu nur junaj virinoj estas dungataj por posteno de akceptisto (tio estas diskriminacio pro sekso sed ankaŭ aĝo).
Nerekta seksa diskriminacio estas rutino aŭ traktado, en kiu individuoj ŝajnas traktataj laŭ unueca (kaj ŝajne neŭtrala) kriterio, sed la kriterio estas tiel farita, ke ĝi dekomence avantaĝigas aŭ ekskluzivas individuojn aŭ grupojn surbaze de sekso, kaj aldone, la kriterio estas senrilata kun la laboro.
Ekzemplo:
Por posteno de akceptisto, oni devas havi korpomasan indicon inter 20 kaj 22. Tiun kriterion estas pli malfacile plenumi por pli aĝaj virinoj kaj viroj. Krome, korpomasa indico neniel estas utila postulo por bona laboro en tiu profesio. Oni povas supozi, ke la labordonanto, same kiel en la antaŭa ekzemplo, volas “diskrete” favori junajn maldikajn virinojn por reprezenti la kompanion. Gravan rolon ludas la sekse stereotipa koncepto “mito de beleco”, kiu reduktas virinojn al estetikaj kaj seksaj objektoj. Tio kreas ne nur diskriminacion kontraŭ maljunaj virinoj kaj viroj, sed ankaŭ humiligaj sintenoj kontraŭ virinoj. Tio klare ne estas nur diskriminacio pro sekso kaj aĝo, sed ankaŭ seksa diskriminacio.
Instigo al diskriminacio ankaŭ estas konsiderata kiel diskriminacio, same kiel seksa ĉikanado kaj nepermesitaj kondamnoj, kiuj estas konsiderataj ankaŭ kiel seksa diskriminacio.
Pli da informoj pri diskriminacio: Aldono 6