Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Seksa egaleco en politiko

Danke al la inisma movado, virinaj rajtoj ricevis internacian atenton. La Akordo por malaperigo de ĉiaj diskriminacioj kontraŭ virinoj (CEDAW), ankaŭ nomata traktato de virinoj, estas la unua signifa kaj ĝis nun la plej grava dokumento garantianta homajn rajtojn por virinoj. Ankaŭ la Pekina platformo por agado estis aparte grava. Ambaŭ dokumentoj estas grava laborkadro por la internacia efektivigo de virinaj homrajtoj kaj aliaj dokumentoj kun internacia kaj regiona celo devas sekvi ilin.

La Akordo por malaperigo de ĉiaj diskriminacioj kontraŭ virinoj (CEDAW)

La akordon adoptis la ĝenerala asembleo de UN en 1979. Unuafoje, seksaj stereotipoj estis identigitaj kiel danĝeraj kaj baroj kontraŭ la plena efektivigo de homaj rajtoj. En tiu kunteksto oni konsideras la artikolon 5 plej grava: “Ŝtatoj devas adopti ĉiajn necesajn rimedojn: (a) Por ŝanĝi la sociajn kaj kulturajn modelojn de konduto de viroj kaj virinoj, celante al malaperigo de ĉiaj antaŭjuĝoj kaj kutimoj kaj aliaj praktikoj bazitaj sur la ideo de malsupereco aŭ supereco de ajna sekso aŭ sur stereotipaj roloj por viroj kaj virinoj..”

El tiu aserto klaras, ke seksaj stereotipoj estas konsiderataj kiel grava baro kontraŭ seksa egaleco.

Instituto, kiu garantias rajtojn deklaritajn de la Akordo estas la Komitato por malaperigo de diskriminacio kontraŭ virinoj, konsistanta el 23 spertuloj elektitaj de subskribintoj de la Akordo kaj sendependaj de la registaroj, de kiuj ili estas civitanoj. La rolo de la Komitato estas pritaksi la progreson en efektivigo de la Akordo (Artikolo 17), surbaze de raportoj de la subskribintaj ŝtatoj. Ŝtatoj devas sendi al la Komitato raportojn pri la leĝaj, juraj, administraj kaj/aŭ alispecaj rimedoj adoptitaj por efektivigi la Akordon en sia lando. Tiuj raportoj devas esti submetitaj “almenaŭ ĉiun kvaran jaroj kaj kiam ajn la Komitato postulas tion” (Artikolo 18, b).

Pekina platformo por agado

Tio estas pli detala ellaboraĵo de la Kvara tutmonda UN-konferenco pri virinoj, okazinta en 1995 en Pekino. “La celo de la Platformo por agado estas potencigo de virinoj. La plena efektivigo de ĉiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberoj por ĉiuj virinoj estas esenca por potencigi virinojn. Kvankam oni devas memori pri la signifo de naciaj kaj regionaj specifaĵoj kaj diversaj historiaj, kulturaj kaj religiaj kuntekstoj, ĉiuj ŝtatoj, sendepende de siaj politika, ekonomia kaj kultura sistemoj, havas la devon promocii kaj protekti ĉiujn homajn rajtojn kaj fundamentajn liberojn.” (N-ro 2, alineo 9)

La Agoplatformo vortigas 12 strategiajn celojn kaj agojn: virinoj kaj malriĉeco, edukado kaj trejnado de virinoj, virinoj kaj sano, perforto kontraŭ virinoj, virinoj kaj armilaj konfliktoj, virinoj kaj ekonomio, virinoj en potenco kaj decidado, institucia rimedo por progreso de virinoj, homaj rajtoj de virinoj, virinoj kaj amasinformiloj, virinoj kaj medio, infanino.

Parto de antaŭenpuŝo de seksa egaleco estas koncepto aparte esenca en EU-strategio: