Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Naturaj kaŭzoj

Klimata ŝanĝiĝo okazis longe antaŭ ekesto de homoj, ĉar naturaj kaŭzoj povas influi la teran klimaton.

Lernu kiajn efikojn naturaj kaŭzoj de klimata ŝanĝo povas foje havi, per la jena tasko:

Moviĝo de teraj kontinentoj
Ĝusta respondo: kontinenta drivado
Kio estas la rilato kun klimatŝanĝo?
Precipitado havas pli grandan ŝancon formi glacion kaj neĝon ĉe la polusoj, se estas tero tie. Glacio kaj neĝo formiĝas pli facile sur tero, ĉar ili spegulas pli da sunradioj ol akvo. Glacio kaj neĝo poste spegulas pli da sunradiooj, kaj tio kondukas al malvarmiĝo kaj glacio disvastiĝas. Moviĝo de la platoj de tera krusto tiel influas klimaton.
Stelo en la Lakta Vojo, ĉirkaŭ kiu rondiras interalie Tero
Ĝusta respondo: Suno
Kio estas la rilato kun klimatŝanĝo?
Aktiveco de ĉi tiu stelo varias. Varia kvanto da energio estas ellasata kaj tio povas influi la teran klimaton.
La sola natura satelito de Tero. Tio influas tajdon
Ĝusta respondo: Luno
Kio estas la rilato kun klimatŝanĝo?
Tio influas tajdon, do ankaŭ la grandajn oceanajn fluojn, kiuj mem influas la klimaton pro sia varmeco aŭ malvarmeco.
Ŝoko de ĉielkorpoj sur Teron
Ĝusta respondo: meteorfalo
Kio estas la rilato kun klimatŝanĝo?
Simile kiel dum vulkana erupcio, partikloj estas ĵetataj en la atmosferon, kaj tio povas konsekvence ŝanĝi la klimaton.
Moviĝo de nia planedo ĉirkaŭ la Suno
Ĝusta respondo: tera orbito
Kio estas la rilato kun klimatŝanĝo?
En 100 000-jara ciklo, ĝi ŝanĝiĝas de preskaŭ perfekta cirklo al elipso. Tio influas la mezan jaran temperaturon.
Erupcio de fandita ŝtono el la tero
Ĝusta respondo: vulkana erupcio
Kio estas la rilato kun klimatŝanĝo?
Tiuj gasoj kaj cindroj estas ĵetataj malproksimen en la atmosferon, kaj tio povas malhelpi aŭ plifaciligi radiadon de varmenergio kaj tiel konduki al varmiĝo aŭ malvarmiĝo de la Tero.

Se vetero averaĝe ŝanĝiĝas en longa periodo, tio rilatas ne nur al la atmosfero, sed ankaŭ al la termantelo, oceanoj kaj akvoj, glacio kaj neĝo, biosfero kaj la sunsistemo. Kontinenta drivado ŝanĝiĝas kaj variado en sunradiado pro ŝanĝiĝo de la terorbito en longaj periodoj ludas duarangan rolon rilate al klimatŝanĝo en la 20-a jarcento. Klimatŝanĝoj kaŭzitaj de vulkanaj erupcioj daŭras nur kelkajn jarojn; bone konataj ekzemploj estas erupcioj de El Chichón (Meksiko, 1984) kaj Pinatubo (Filipinoj, 1991). Suna aktiveco ŝanĝiĝas proksimume ĉiun 11-an jaron, la kvanto da sunmakuloj altiĝas aŭ malaltiĝas, kaj tio ŝanĝas la radiatan energion, sed nur je dekonoj de grado. Aktivaj kaŭzoj de klimata ŝanĝo estas ankaŭ karbon- kaj akvocikloj, kaj ankaŭ kreskaĵoj kaj oceancirkulado. Esplorado de naturaj kaŭzoj estas pro tio tre kompleksa, kaj interagoj inter kaŭzoj igas ĝin eĉ pli malsimpla. Ekzemple, se sunradiado malfortiĝas, marglacio en Arkto kaj Antarkto disvastiĝas, tiel spegulante pli da sunlumo kaj plimalvarmigante la atmosferon. Malvarmaj oceanoj poste sorbas pli da CO₂ el la atmosfero, malfortigante la vitrodoman efikon kaj ankaŭ plifortigante la malvarmiĝon. Varmiĝo inversigas tiujn procezojn.

Fontoj

Woodward, John (2008): Klimawandel. Ursachen, Auswirkungen, Perspektiven. Hildesheim: Gerstenberg Verlag
www.wikipedia.org
www.ans.geesthacht.de
blogs.ethz.ch
bildungsserver.hamburg.de