Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Kio estas kritika pensado

“Estas marko de edukita menso kapabli havi penson sen akcepti ĝin.” Aristotelo

Se oni demandas homojn, kio estas kritika pensado, oni ofte observas, ke ili ligas tion al io negativa kiel montrado de eraroj, ekzemple kiel kiam via ĉefo kritikas vin. Sed tio ne estas la sola signifo de la vorto “kritika”. Negativaj sintenoj en kritika pensado estas barilo kaj ne antaŭkondiĉo de bonaj rezultoj, ĉar ili povas blindigi senpartian juĝadon. Kaj kritika pensado dependas de senpartia juĝado.

Kritika pensado aŭ kritika analizo estas aro de konsciaj agoj kaj kapabloj, kiujn ni povas uzi por taksi verecon aŭ manipulon enhavatan en informo, kiun ni ricevas, aŭ kiun ni donas al aliuloj. Ĝi povas esti ajna informo: teksta, sona aŭ bilda. Ĝi devenas en okcidento de antikva Grekio, kun la fama Sokrata metodo, kaj en oriento de malnova Barato kun budaisma literaturo.

Ĝi baziĝas sur aktiva kaj juĝema konsidero de informoj (ekzemple opinioj kaj sintenoj, eĉ propraj) kaj aktiva taksado de ĝi, demandado, konsidero en diversaj perspektivoj, eblaj influoj de propraj stereotipoj, ricevitaj supozoj kaj antaŭjuĝoj, kaj eblaj interesoj.

Por bone fari tion, oni devas sisteme kontroli siajn pensojn, kaj ne akcepti informojn nur pro ilia aspekto, sed analizi ilin por ekscii, ĉu ili estas ĝustaj, klaraj, aktualaj aŭ logikaj. Tial ĉiu informo inkluzivita en rezono devas esti analizata, ekzamenata de diversaj vidpunktoj, metita en konkretan kuntekston.

Ne eblas lerni kritikan pensadon en unu tago. Ne sufiĉas koni ĝiajn regulojn; kapablo pensi kritike devas esti konscie plibonigata kaj ofte uzata. Kaj tio ne sufiĉas: unue necesas forigi malnovajn nekritikajn kutimojn. Nur poste oni kapablos akiri la kutimojn de kritika pensulo.

Kiel Einstein diris komence de la modulo, oni neniam ĉesu demandi. Kion ni povas demandi?

  • Kio estas la celoj de la informo? Kial mi/ili tiel pensas?
  • Kiajn vortojn li uzas?
  • Kio estas la fonto de la informo? Kiel estis akirita la informo? De kiaj fontoj?
  • Kian argumenton ĝi uzas? Ĉu ĝi enhavas manipulajn metodojn?
  • Ĉu ĝi enhavas antaŭjuĝon aŭ stereotipon?
  • Kio povas rezulti de tiu informo? Kio estas la celgrupo de la informo?
  • Ĉu estas aliaj vidpunktoj inkluzivitaj en la informo? Kio estas la vidpunkto de tiuj rilataj kun la informo?