Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Logikaj trompoj alvokantaj antaŭjuĝemon

Niaj antaŭjuĝoj estas nelogikaj sentoj bazitaj sur emocioj, nescio kaj timo de nekonataĵoj. Ili ne ebligas al ni konsideri aĵojn racie kaj klare. Oni konas du bazajn specojn de antaŭjuĝoj: la unua speco provas ataki la personon rekte kaj la dua estas metafore “veneni la puton”.

La unua speco, kontraŭpersona argumento kaj ĝiaj subspecoj, provas kontraŭi la argumenton montrante ies malperfektaĵojn (verajn aŭ imagajn). La celo estas forpreni atenton de diskuto de la problemo al diskuto pri bonaj aŭ malbonaj ecoj de la kontraŭulo.

Ekzemplo:

“Thomas ne devus paroli pri tio, kion ni faros dum la kurso pri sporto. Li ĉiam estis dika.”

Klarigo: tio, ke Thomas estis dika, tute ne rilatas al lia kapablo plani edukajn agadojn.

La dua speco, “veneni la puton”, provas kontraŭi la argumenton dirante, ke ĝi apartenas al iu malpopulara grupo. La plej konata ekzemplo estas la redukto je Hitler, ligita al nazioj kaj naziismo.

Ekzemplo:

“Vegetaranoj estas strangaj; ĉu vi scias, ke ankaŭ Hitler estis vegetarano?”

Klarigo: la sama metodo povas esti aplikata al iu ajn negativa movado, grupo, komunumo aŭ persono. Ĝi estas logika trompo, ke se ion subtenis nazioj (komunistoj, maoistoj, ktp.), tiam ĝi estas aŭtomate malbona. Ĝi funkcias ankaŭ alidirekte: se iu kontraŭis naziojn/komunistojn/ktp., tiu aŭtomate estas bona homo.

Ekzemplo:

“Sendiuloj estas nemoralaj, ankaŭ Stalin estis sendiulo.”

Klarigo: tio, ke Stalin estis sendiulo, tute ne rilatas al aliaj sendiuloj.

Ekzemplo:

“Josef estis tre bona persono: li batalis kontraŭ nazioj.”

Klarigo: ke Josef batalis kontraŭ nazioj, tio ne aŭtomate igas lin bona persono.