Civitana socio
Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin
Publika partopreno
Civitana partopreno havas multajn funkciojn por evoluigi fortan sistemon de loka memregado, ĉar ĝi estas fundamenta maniero konstrui konscion pri graveco de la lokaj strukturoj kaj por kompreni problemojn kaj dezirojn de la komunumo. Evoluaj iniciatoj povas esti pli sukcesaj, kiam estas sento de posedo en projektoj danke al rekta partopreno. Kvankam povas esti malfacile, malsimple, tempomalŝparige kaj foje neeble antaŭenpuŝi civitanan partoprenon en decidadon, kiam okazas decidoj pro interkonsento, la rezultoj ofte estas pli legitimaj kaj akceptataj ol decidoj de elektitaj oficialuloj, kiuj agas memstare.
Ekzistas fortaj kialoj por strebi instigi civitanan partoprenon kaj kunlaboradon. Partoprenado estas esenca por la senco de demokratio kaj bona regado, ĉar ĝi plibonigas informfluojn, respondecon kaj rajtojn, kaj donas voĉon al tiuj, kiujn plej rekte trafas publika politiko. Krome, opinioj de civitanoj ebligas identigi la bezonojn de la komunumo kaj prioritatojn kaj efikan disdonadon de provizoj por plenumi ilin. Kiam provizoj malmultas, la kontribuado kaj partoprenado de neregistaraj organizaĵoj (NRO-j), privataj firmaoj kaj ordinaraj civitanoj en apartaj kampoj aŭ agadoj povas malfortigi la premon al loka registaro. Aldone, procedoj, kiuj instigas daŭran partoprenon inter elektadoj kaj interkonsentaj decidaj procezoj produktas pli legitimajn decidojn, ĉar homoj partoprenis en la procezo.
Ekzemploj de publika partoprenado en loka nivelo
Por klarigi la gravecon de partoprenado de civitanoj, oni povas imagi tre simplan ekzemplon pri konstruado de ludejo por infanoj en urba kvartalo. Ofte tiaj lokoj estas detruataj, de vandaloj, kiuj venas vespere, aŭ de la infanoj mem dumlude. Tiuj detruitaj ludejoj poste estas forlasitaj aŭ tute detruitaj, kaj gepatroj kutime trovas novan lokon por iri kun siaj infanoj. Oni konsideras, ke zorgi pri tiuj lokoj kaj ripari ilin estas devo de la loka registaro. Tio povas daŭri tre longe, kaj post kiam ili estas riparitaj, ili estas denove detruataj.
Sed ekzistas kazoj, en kiuj civitanoj de proksimaj loĝejoj partoprenas. Aŭ ili atentigis pri la kazo kaj instigis la lokan registaron plirapidigi la riparadon, aŭ proponis sian propran volontulan laboron kaj siajn provizojn, aŭ kun materialo de la urbo organizis laborteamon de gepatroj, kiuj riparis la ludejon kune kun siaj infanoj kaj aliaj najbaroj. Poste la sinteno al ĝi estas tre malsama. La celo protekti tiun lokon kaj malhelpi damaĝojn estas multe pli forta.
Estas ankaŭ kazo de aliaj publikaj spacoj: se homoj partoprenas (en decidado, planado, aŭ eĉ kiel volontuloj por konstruado), ili rilato al tiu spaco estas multe pli intensa, kaj ili ne nur uzas ĝin, sed ankaŭ protektas ĝin kontraŭ detruo.
La okŝtupa ŝtupetaro de civitana partopreno elpensita de Sherry Arnstein estas simpligo, kaj povas havi diversajn formojn hodiaŭ depende de landoj, sed ĝi helpas ilustri la aferon, kiun miskomprenis multaj homoj: ke estas signifaj gradoj de civitana partoprenado.
La malsupraj ŝtupetoj estas manipulado kaj terapio. Tiuj ŝtupetoj priskribas nivelojn de “nepartoprenado”, kiujn kelkajn provis konsideri anstataŭaĵoj de vera partoprenado. Ilia reala celo ne estas ebligi al homoj partopreni en planado aŭ estri programojn, sed ebligi al potenculoj “eduki” aŭ “kuraci” la partoprenantojn.
La sekvaj ŝtupetoj estas minimumaj rimedoj, kiuj ebligas al senhavuloj aŭdi kaj havi voĉon: informado kaj konsultado. Kiam ili devenas de potenculoj kaj estas tuta partoprenado, civitanoj ja povas aŭdi kaj esti aŭdataj. Sed en tiaj kondiĉoj, ili ne havas povon certigi, ke ilia vidpunkto estos konsiderata de la potenculoj.
Kiam partoprenado okazas nur en tiuj niveloj, estas neniu kontinueco, neniu “muskolo”, pro tio ne estas certigo ŝanĝi la staton. Trankviligo ebligas al senhavuloj konsili, sed la rajto decidi daŭre estas por potenculoj. Supre en la ŝtupetaro troviĝas niveloj de civitana potenco kun diversaj gradoj de decida povo. Civitanoj povas eniri partnerecon, kiu ebligas al ili negoci kaj partopreni en kompromisoj kun la tradiciaj potenculoj.
En la plej supraj ŝtupetoj, delegita potenco kaj civitana regado, kutimaj civitanoj havas plimulton de decidaj pozicioj, aŭ plenan administran povon.