Homaj rajtoj
Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin
Homrajtaj problemoj kaj konfliktoj pri homaj rajtoj
“Se ni detruas homajn rajtojn kaj regulojn de leĝo responde al terorismo, tiam ili venkis.” Joichi Ito
Kio estas homrajtaj problemoj? Laŭdifine, ili povas esti komprenataj kiel ajna ago, kiu iel ajn malrespektas dignon, integrecon aŭ egalecon de homoj. Kaj kio pri situacioj, kiam unu rajto ŝajnas pli “alta” ol alia? Kiu el ili estas? Kiel solvi la dilemon, kiam rajto limigas alian, kiam okazas rajtokonflikto?
Rajtokonfliktoj estas foje klarigataj per la ekzemplo de Titanic. Kiam la ŝipo pereis, estis ankaŭ aliaj ŝipoj proksime. Sed ili ne alvenis antaŭ ol la ŝipo preskaŭ komplete enakviĝis. Nur poste ili savis tiujn, kiuj restis ĉe la akvosurfaco (nur Kate Winslet, Leonardo DiCaprio ekiris al oceangrundo kelkajn minutojn pli frue). Kvankam tio ŝajnis vere cinika, estis evidenta rajtokonflikto inter homoj en aliaj ŝipoj kaj tiuj en pereanta Titanic. Se ili decidus agi tuj, la vivoj de la vojaĝantoj en la aliaj ŝipoj estus en pli granda risko. Ĉar tiu ekzemplo estas iom for de nia realo, bonvolu vidi apartajn ekzemplojn de pli konataj situacioj.
SASS-kvarantenoj
Komence de la jarmilo, la epidemio de severa akuta spira sindromo (SASS) disvastiĝis de Ĉinio al pluraj aliaj landoj ĉirkaŭ la mondo. Respondecaj institucioj respondis trudante grandskalajn kvarantenojn, kiuj malebligas movon de homoj por malhelpi disvastiĝon de la infekto. En tiu ekzemplo okazas rajtokonflikto: konflikto inter la libereco de tiuj, kiuj havis kontakton kun SASS-malsanuloj kaj publika sano kaj sekureco (kiu enhavas ankaŭ la rajton je vivo kaj sano de aliuloj). Rezulte, la rajtoj de la unua grupo estis limigita.
Seksa egaleco kaj tradiciaj kulturoj
Unu el la plej kutimaj ekzemploj de konfliktoj aŭ dilemoj pri homaj rajtoj rilataj kun la kulturaj specifaĵoj kaj universaleco de homaj rajtoj estas la konflikto inter virinaj rajtoj kaj rajtoj devenantaj de kulturaj specifaĵoj. Kiel plej evidentajn ekzemplojn, ni povas mencii problemojn kiel aranĝitajn geedziĝojn, virinan cirkumcidon kaj aliajn problemojn pri seksa egaleco kaj justa traktado de virinoj kaj knabinoj. Laŭ iuj homoj, rajtoj devenantaj de tradiciaj vidpunktoj devus esti pli gravaj, kvankam estas tre disputeble, ĉu tiuj aferoj vere devas superi la universalecon de homaj rajtoj. Honeste, ni ne devas forgesi, ke tio estas bona ankaŭ por niaj socioj: ĉar virinoj estas plejparte kulture konsiderataj kiel infanfaristoj kaj homoj kiel mongajnistoj, ili ofte ricevas malpli altan salajron por ekzakte la sama laboro kaj estas konsiderataj nekapablaj havi altan administraj pozicioj pro sia virineco.
Kiel ni jam menciis, oni ofte penas limigi la universalecon de tiuj rajtoj en apartaj landoj, eĉ en la kampo de UN. Estas simptomo, ke tiuj ideoj estas plejparte prezentataj de viroj reprezentantaj la landoj. Ĝenerale neniu virino reprezentas ilin. Aliflanke, kelkaj landoj estas pioniroj en tiu kampo kaj provas meti seksan egalecon antaŭ sociajn interesojn. EU estas unu el la plej progresinta landaro en la mondo, kaj skandinaviaj landoj verŝajne estas la plej progresintaj.
Rajtoj de krimuloj kaj rajtoj de la publiko
Eksterlandaj krimuloj malliberigitaj en alia lando por pli ol difinita tempo povas esti forkondukataj al sia hejmlando. En kelkaj okazoj, tamen, tiuj eksterlandaj krimuloj povas rajti resti en la lando, kie ili estas malliberaj, se forkondukado kontraŭus iliajn homajn rajtojn, ekzemple se ili riskus torturon aŭ mortpunon en sia lando. Tio kaŭzus rajtokonflikton inter tiuj krimuloj kaj la rajtoj de la publiko en la lando, kie ili estas malliberaj.
Aliaj mencieblaj ekzemploj estas terorismaj minacoj kaj limigo de iuj liberoj dum batalado kontraŭ ĝi, aŭ eĉ militaj atakoj por protekti la rajtojn de iuj civitanoj, ekzemple minoritatoj, kiel en Serbio en 1999 kiam NATO bombis landon por helpi la lokajn albanojn, aŭ en Libio en 2011, kiam NATO bombis por protekti la homajn rajtojn de la kontraŭuloj de Kadafi (almenaŭ tiel oni pravigis tion oficiale).
Kio estas la solvo? Certe ne estas facile diri. La difino de homaj rajtoj, iliaj konfliktoj kaj rilataj dilemoj estas daŭra diskuto. Sed eblas diri, ke la plej evidentaj aferoj, kiel infanaj rajtoj aŭ sklaveco estis universale komprenitaj kaj interkonsentitaj. Tamen kelkaj aferoj, kiel mortpuno kaj seksrilataj rajtoj, daŭre estas diskutataj, kvankam ili ankaŭ pozitive progresas.
Pripensindaj demandoj
- Ĉu vi povas pensi pri la sinteno de virinoj kaj viroj en via ĉirkaŭaĵo? Demandu ankaŭ aliajn homojn.