Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

La “iloj” de transmigrantoj

Transnaciaj retoj kiuj, en la kazo de Doña Rosa, etendiĝas trans Usono kaj Meksiko, simpligas kaj igas migradon pli verŝajna, ĉar ili malpliigas la kostojn kaj riskojn por migrontoj. Ili kondukas informojn, provizas socialajn necesaĵojn kaj tial povas esti konsiderataj socia kapitalo. Evidentiĝas, ke familio kaj sociaj retoj trans pluraj landoj helpas multajn diasporajn komunumojn kaj religiajn komunumojn en formado de transnaciaj sociaj spacoj, kiuj ne devas esti subtaksataj pro sia efiko al naciaj socioj, iliaj ekonomioj kaj labormerkatoj.

Laŭ vi, kio helpas al Doña Rosa, ŝiaj gefiloj kaj genepoj agi kiel transmigrantoj? Kongruigu la priskribojn kun la ĝustaj “iloj”?

A
Viva Aerobus
B
Radio Bilingue FM 91
C
Western Union
D
Enretaj forumoj
E
Sex and the City
F
Facebook
G
Skype
Tiu kompanio okupiĝas pri monsendado inter privataj individuoj. La sendanto ne bezonas bankokonton aŭ kreditkarton por la sendado. Kelkajn sekundojn post depono de la sumo en iu loko, la mono pagota al la ricevonto estas preta. Por kongrui kun leĝaj kondiĉoj, la sendanto devas nur montri validan legitimilon. En 2011, tiuj pagadoj, ĉefe de meksikaj migrantoj en Usono al Meksiko, sume estis 24 miliardoj da usonaj dolaroj. Tiaj pagoj provizas signifan parton de enspezoj en multaj malriĉaj landoj.
Ĝusta respondo: C
Ĉu vi iam estis en eksterlando? Kaj ĉu vi telefonis al viaj amatoj hejme? Ĉefe tio estas kosta. En 2003, svedo kaj dano revoluciigis la negocan mondon de telefono. Per tiu programo por interreta telefonado, eblas telefoni tutmonde senpage, se oni estas enreta. Tio signifas, ke eblas kontakti homoj kaj simple paroli sen konstante zorgi pri mono.
Ĝusta respondo: G
La nepino en Puebla (Meksiko), la filino en Nov-Jorko, la kuzo en proksima strato de Nov-Jorko, kaj estas dubinde, ke Doña Rosa iam ensalutis kaj “ŝatis” tion, kion ŝia nepino publikigis. Tiu enreta socia platformo estas populara ĉefe ĉe junuloj. Vi povas resti ĝisdata kaj “konektita” trans miloj da kilometroj.
Ĝusta respondo: F
“Mi bezonas scii, kiel en iri Usonon tra Meksiko”, demandas 19-jara kubano, kiu forlasis sian landon kaj estas blokita en Meksiko. Enretaj forumoj kaj babilejoj provizas valorajn informojn pri la cellando, al kiuj vi volas migri. Kiun mi kontaktu surloke? Kie mi povas tranokti? Kiel mi povas transiri la limon? Kie mi povas labori? Pri kio mi devas atenti? Ĉiuj ĉi informoj igas migradon pli facila, multaj malcertaĵoj iĝas pli regeblaj.
Ĝusta respondo: D
Tiu meksika malmultekosta flugkompanio lanĉis sian unuan flugon en 2006. Por iom pli ol cent eŭroj, oni povas flugi de Monterrey en Meksiko al Houston en Usono. Por la nepino de Doña Rosa, kiu studis en Puebla, en Meksiko, kaj ofte revenis al Usono, malmultekostaj flugkompanioj kaj busoj estis nepra kondiĉo por esti movkapabla.
Ĝusta respondo: A
Tiu radio elsendas hispane kaj angle el Fresno, en Kalifornio. En kelkaj okazoj, la elsendo estas sendata de San Juan Mixtepec, en la hejma provinco de Doña Rosa. Novaĵoj pri la meksika provinco, meksikaj “ranĉeroj” kaj “boleroj” estas sendataj ene de la programo, kune kun novaĵoj en la hispana kaj angla. Sendataj estas ankaŭ informoj pri piedpilkaj ludoj kaj festoj en Fresno de membroj el San Juan Mixtepec.
Ĝusta respondo: B
La (seksaj) aventuroj de Carrie kaj ŝiaj amikinoj en Nov-Jorko estis sendataj en la tuta mondo. En Meksiko kaj aliaj sudaj landoj, en Kameruno kaj Filipinoj, la kvar virinoj estis konataj. Samtempe ĉiutage, bildoj de supozata vivo en la Nordo estas prezentataj de la fama okcidenta televidserio. Kostaj aŭtoj, mono, multe da libera tempo, belaj vestaĵoj, efika publika transporto, ŝikaj restoracioj: ĉio ĉi plifortigas la allogon de homoj al la nordo.
Ĝusta respondo: E