Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Fortresa Eŭropo

Legu la jenajn opiniojn pri la observado de eksteraj limoj de EU fare de Frontex kaj ĝiaj metodoj.

“Ni bezonas konceptojn direktitajn kontraŭ la forsendaj politikoj de la Okcidento kaj postuli rajton je libereco. Rajton, kiun ĉiu homo havas: iri aŭ resti tie, kie ili volas. Tial ni bezonas sendi la alvokon: neniu landlimo, neniu nacio. Nia celo estas alvoki al politika debato pri la rajto je libera movado, kiel alternativo por forsendaj politikoj de EU.” Gini Müller, aktivisto por NO-Border
“Mi scias, ke laŭ kelkaj ni en Frontex estas la ‘malbonuloj’. Mi atenteme legas ĉion, kion oni skribas pri ni. Mi serioze konsideras la kritikojn. Sed mi estas konvinkita, ke ni bone agas en Mediteraneo. Per niaj agadoj ni savas vivojn. La kvanto da boatoj, kiuj provas veni trans la maro, ege malkreskis.” Estro de la EU-landlima kontrolagentejo Frontex, Ilkka Laitinen
“La Frontex-operacio ĉe la grek-turka limo estis la unua ‘rapid-reaga forto’ en EU post 2010. Ili volas montri, ke Eŭropo povas agi enen kaj eksteren. Tio estas esprimo de tio, ke EU agos pli malmilde kun rifuĝantoj. Unuafoje EU-oficialuloj havas armilojn por defendo kontraŭ rifuĝantoj ĉe la limo. Ili klopodas malhelpi al ili eniri Eŭropon. Ni observas tion kun zorgemo, ĉar tio, komence simbole, esprimas, ke tia defendo verŝajne intensiĝos.” Elias Bierdel, Borderline Europe
“Miloj da homoj fuĝas trans Mediteraneo al Eŭropo ĉiujare pro timo de malliberigo, torturo kaj mistrakto, aŭ ĉar estas milito en ilia hejmo, aŭ tie estas neniu vivo aŭ digno por ili. Multaj ne atingas sian celon. Almenaŭ 1500 viroj, virinoj kaj infanoj dronis en 2011 fuĝante al Eŭropo trans Mediteraneo. La membroŝtatoj de EU adoptis pli kaj pli da rimedoj en landlima kontrolo dum la lastaj jaroj. Ekzemple, boatoj de rifuĝantoj estas forpuŝataj aŭ akordoj pri reakcepto estis kreitaj kun landoj, kiuj malrespektas homajn rajtojn. Rezulte, rifuĝantoj kaj migrantoj trafas grandajn riskojn. Ŝajnas, ke gardi la limojn de Eŭropo estas pli grave ol protekti kaj savi vivojn.” Amnestio Internacia
“Sekurigon de la eksteraj limoj de EU oni ne neglektu. Urĝa ago estas necesa. Eŭropo ne estas kontinento de enmigrado, kaj oni ne povas permesi, ke ĝi iĝu tia. Tiaj kondiĉoj favoras kontraŭleĝan enmigradon, sed ankaŭ organizitan krimon kiel homtrafikon. Frontex finfine povas efike kontroli la eksterajn limojn de EU. Tial oni pligrandigu la financadon kaj laborantaron de Frontex.” Andreas Mölzer, FPÖ (dekstra aŭstra partio)
  • Kion vi opinias pri tiaj argumentoj?
  • Kiajn reagojn tiuj argumentoj kaŭzas al vi?
  • Kun kiu aserto vi plej konsentas en la diskuto?