Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Seksa egaleco en la mondo

Kvankam seksa egaleco estas parto de universalaj homaj rajtoj, ne eblas pritrakti ĉi tiun problemon universale. La interesoj de virinoj kaj viroj malsamas en diversaj kulturaj medioj. Individuaj landoj traktas virecon kaj virinecon malsame pro siaj kulturaj kaj sociaj specifaĵoj. Tial manifestiĝoj kaj konsekvencoj de seksaj strukturoj malsamas. Pro tio ne eblas apliki unuforman metodon por antaŭenpuŝi seksan egalecon, sed necesas konsideri naciajn specifaĵojn kaj elekti specifajn strategiojn por trakti specifajn problemojn. Kvankam la celoj de egala aliro al edukado, laboro, egaleco en la familio, egala salajro, egala porcio de aktivoj kaj de ties profito, egala aliro al la potenco kaj mastrumado de personaj aferoj, protekto kontraŭ proseksa perforto, ktp. estas ĝeneralaj, la efikeco de ilia apliko, kaj ankaŭ la baroj, kiuj malhelpas ilian aplikadon, estas malsamaj en unuopaj landoj.

Kelkaj specifaj problemoj estas:

  • Fruaj edzinĝoj, plejparte devigaj, antaŭaprobitaj edziniĝoj, “aĉetitaj” edziniĝoj, restrikta leĝaro ŝanĝanta geedzeco (malpermeso de eksedziniĝo aŭ perdo de protekto de virinoj post eksedziniĝo aŭ morto de edzo), sed ankaŭ la daŭre okazantaj tradiciaj mortigoj de vidvinoj post morto de ilia edzo. La radikoj de tiu fenomeno estas regionaj kulturaj kaj religiaj tradicioj, kiuj persistas malgraŭ oficiala politiko, kiu malpermesas ilin. Tiu fenomeno ekzistas precipe en kamparaj regionoj. Tio validas por Azio kaj Mezoriento, sed ankaŭ por Afriko.
  • Krimigo de samseksemo. Multaj landoj, ĉefe pro religia potenco, punas samseksemon. Ekzemple, en Barato, nun estas diskuto pri malkrimigo de samseksa kunvivado, sed sensukcesa. Estas simile en iuj landoj de Afriko kaj Mezoriento.
  • Specifa problemo estas la fenomeno de “mankantaj knabinoj”. Oni taksas, ke pro subtaksado de virinoj, pli ol 100 milionoj da malinoj vivas pro infanmortigo de knabinoj, seksa selektado de knaboj, rezervado de ekonomiaj provizaĵoj kaj manĝaĵo, kiuj estas forprenataj de knabinoj, kaj ĝenerala perforto. La kialoj pro tio estas jenaj: selekta abortigo laŭ sekso de la infano en regionoj kun unuinfana politiko, malalta valoro de virineco do de knabinoj kompare kun knaboj kiel kaŭzo de malpli bona traktado de filinoj ol de filoj (dum vartado, nutrado, flegado, ktp.), pli malbona aliro al sanservoj por knabinoj kaj virinoj. Barato estas la kvara plej riska lando en la mondo por la ina sekso, post Afganio, Kongo kaj Pakistano. Ekde la lasta popolnombrado en 2011, en la himalaja ŝtato Utarakando, kie la rilato inter knaboj kaj knabinoj de 0 ĝis 6 jaroj falis ĝis 886 knabinoj por 1000 knaboj, tre aktiva civilsocia movado agas kontraŭ tio, kion oni nomas “ina bebomurdo”. La nombroj en Utarakando estas multe pli malbonaj ol la nacia averaĝo, kiu falis al 914 knabinoj por 1000 knaboj (en la popolnombrado de 2001 estis 927). Tiujare, demografiistoj diris, ke estis 6 milionoj da “mankantaj knabinoj” en Barato, nun 7,1 mankas, el tuta loĝantaro de 1,21 miliardoj da homoj.
  • La granda problemo estas perforto kontraŭ virinoj. Laŭ trovoj de la Monda Banko kaj de la Tutmonda Virina Fonduso, 48 % el la juĝistoj en Barato pensas, ke estas akcepteble por edzo bati sian edzinon (malgraŭ leĝoj, kiuj punas hejman perforton).
    Specifa ekzemplo de perforto kontraŭ virinoj, kiuj endanĝerigas ilian reproduktan sanon, estas seksa kripligo. Virina seksa kripligo inkluzivas ĉiujn procedojn, kiuj forprenas parte aŭ tute la eksteraj virinaj seksorganoj, aŭ aliaj vundojn al la virinaj seksorganoj pro nemedicinaj kialoj. Ĝi spegulas profundan malegalecon inter seksoj, kaj konsistigas ekstreman formon de diskriminacio kontraŭ virinoj. Ĝi estas preskaŭ ĉiam farata al neplenaĝulinoj kaj ĝi estas malrespekto de la rajtoj de infanoj. Tiu kutimo malrespektas ankaŭ la rajtojn je sano, sekureco kaj korpa integreco, la rajton je libereco disde torturo kaj kruelaj, malhumanaj aŭ humiligaj traktadoj, kaj la rajton je vivo, kiam la procedo rezultas en morto.

Fontoj

siteresources.worldbank.org
www.globalfundforwomen.org
www.feminist.org
www.who.int