Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Seksa egaleco en familio

Seksa egaleco en politiko, laboro aŭ aliaj kampoj ne eblos, se ne estas ankaŭ egaleco en rilatoj. Seksa divido de laboro devenas de la stereotipa divido de publika kaj privata vivo.

La publikan sektoron reprezentas pagata laboro, potenco, politiko kaj racieco, kaj viroj reprezentas ĝin.

La privata sektoro estas kampo de zorgado, nepagata laboro, emociemo kaj rilatoj, kaj virinoj reprezentas ĝin.

Simple, eblas paroli pri rilato inter mongajnisto kaj domtenisto. Tia divido de laboro signifas, ke virinoj respondecas pri la hejmoj, hejmaj taskoj, infanoj kaj zorgo pri aliaj familianoj, kaj viroj reprezentas la familion ekstere kaj respondecas pri la ekonomia stabileco kaj havas la povon decidi: la viro estas “kapo de la familio”.

Malgraŭ tio, ke nuntempe multaj viroj okupiĝas pri hejmaj taskoj kaj infanoj, oni ofte diras, ke viroj “helpas” en la hejmo pli ol ili zorgas pri ĝi. Tiu divido de publika kaj privata sektoroj persistas simbole sed ankaŭ reale. Tiu realo kaŭzas, ke unuflanke virinoj devas elteni duoblan aŭ trioblan pezaĵon (laboro kaj hejma mastrumado, eventuale zorgo pri infanoj kaj maljunaj gepatroj).

Tiu realo, tamen, influas ne nur la virinojn, kiuj portas tiun pezaĵon, sed ankaŭ tiujn, kiuj ne havas ilin (fraŭlinoj, virinoj en egalaj rilatoj kun efektiva justa divido de laboro inter partneroj). Labordonantoj kaj ĝenerale socio antaŭsupozas, ke virinoj neniam prioritatigos laboron kaj karieron, sed ĉiam konsiderons familion kaj rilatojn unue.

Aliflanke, la disigo inter publika kaj privata vivo negative efikas ankaŭ virojn, ĉefe tiujn, kiuj volas plene partopreni en familia vivo. Nek labordonantoj, nek la ĉirkaŭaĵo kaj la socio ĝenerale subtenas tiajn virojn. Malgraŭ formale deklaritaj streboj subteni respondecan patrecon, viroj ofte havas limigitajn eblojn zorgi pri infanoj.

Estas kvazaŭ socio ne konsiderus la eblon, ke viro plene dediĉus sin al infanzorgado. Ankaŭ, la malpli alta salajro de virinoj kompare kun viroj premas parojn, kiam ili decidas, kiu havos gepatran ferion. Se familio devas decidi, kies salajron forlasi, plej multaj decidas forlasi tiun de la patrino, pro praktikaj kialoj, ĉar ĝi estas kutime malpli alta ol la salajro de la patro.

Politikistoj havas diversajn eblojn por subteni seksan egalecon en familio, precipe aron da subtenaj agadoj celantaj kunigon de labora kaj privata vivo. En plej multaj kazoj, tiuj agoj celas progresis virinan laboron per programoj por patrinoj, sed ne al patroj.

Tiu kampo ofertas grandan spacon por seksa egaleco.

Takso

Faru demandaron en via hejmo kaj trovu respondojn al la jenaj demandoj:

  • Kiom da horoj tage viroj kaj virinoj dediĉas al hejmaj taskoj en via hejmo?
  • Kiom da horoj tage viroj kaj virinoj dediĉas al zorgado pri infanoj en via hejmo?
  • Kiom da horoj tage viroj kaj virinoj dediĉas al amuziĝo en via hejmo?
  • Kiom da horoj tage viroj kaj virinoj dediĉas al hobioj en via hejmo?
  • Kiom da mono viroj kaj virinoj enspezas en via hejmo?
  • Kiel vi klarigas viajn rezultojn?
  • Kiel oni povus atingi pli da egaleco en familio?