Medio
Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo
Nutrado
Ĉirkaŭ 25 % el la averaĝa eŭropa spuro devenas de nutrado. Artefaritaj fekundigiloj kaj pesticidoj estas pli kaj pli uzataj en terkultivado, kiu iĝas ĉiam pli energi-postula. Produktado de manĝaĵo, precipe viando, postulas grandegajn areojn. Sed kultivebla tero en Afriko, Azio kaj Latinameriko estas vendata ne nur por produktado de manĝaĵo, sed ankaŭ por produktado de biomasaj bruligaĵoj kaj industriaj krudaj materialoj. Tiu tiel nomata terena forpreno kondukas ekzemple al kreskigo de tomatoj kaj asparagoj en intense akvumataj kampoj en Etiopio por internaciaj hotelkompanioj aŭ de maizo kaj olea palmo por produktado de biomasa bruligaĵo en Eŭropo, dum granda parto de la loka loĝantaro ne sufiĉe manĝas kaj la lando devas importi manĝaĵon.
En la industriaj landoj, homoj manĝas averaĝe 80 kg da viando jare, en evoluantaj landoj nur 32 kg. Kulturaj kaj religiaj faktoroj kaŭzas tiun malekvilibron, sed plej grave malpli alta produktado. La kreskanta konsumado de viando havas konsekvencon, ke ⅓ el la tutmonda grena rikolto estas uzata por nutri bestojn. Tio estas stranga detalo, kiam oni konsideras, ke kreskas la monda loĝantaro kaj, kune kun ĝi, la bezono por manĝaĵo. Sed la medio suferas pro kreskanta viandoproduktado. Pli kaj pli da pluvarbaroj estas fortranĉataj por brutoj, amasoj da akvo estas uzataj en la industrio, kaj unukultivaj plantejoj havas malfavoran efikon al la Tero kaj vivdiverseco.
Takso
Provu diveni, kiom da viando manĝas averaĝa germano dum sia vivo, elektante la ĝustan nombron el la menulisto.
Fontoj
http://www.footprintrechner.at/footprint/info
http://www.fao.org/docrep/018/i3107e/i3107e00.htm
http://www.boell.de/downloads/2013-01-Fleischatlas.pdf
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag