Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Efikoj de klimatŝanĝo 2

“La plej maljusta afero pri klimatŝanĝo estas, ke ĝi influas precipe tiujn, kiuj ne kaŭzis ĝin, kies insulaj landoj kaj ĉaslandoj enprofundiĝas en maron, dum ni konstruas neĝpafilegojn kaj plendas pri krutaj skideklivoj. Tio estas flanka damaĝo de nia vivmaniero, kiun ni ne volas agnoski.” Pohl, Christian; Esploristo pri daŭrpovo, ETH Zürich und Akademie der Wissenschaften

Someraj senpluvecoj, ekstremaj temperaturoj, intensaj pluvoj kaj la konsekvencaj inundoj, malmultiĝo de glacio kaj neĝo, acidiĝo kaj varmiĝo de oceanoj, intensiĝo de tropikaj ciklonoj kaj marnivelaltiĝo efikas precipe en evoluantaj landoj, malgraŭ sia relative malgranda kontribuo al klimatŝanĝo. Tiu malekvilibro inter tiuj, kiuj pli kaj pli kaŭzas tutmondan varmiĝon, kaj tiuj, kiuj sentas ĝiajn konsekvencojn, kreas malboniĝantan mondan maljustecon.

Kiuj asertoj temas pri industriiĝintaj landoj kaj kiuj pri evoluantaj landoj?

Mankas mono por konstrui protektilojn kontraŭ inundoj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Kostoj necesaj por adaptiĝi al altiĝanta marnivelo povas estis 5-10 % de la malneta enlanta produkto de multaj landoj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
80% el la tutmonda energiuzado okazas en ili, kaj energio estas plejparte produktata per fosiliaj brulaĵoj, kiuj brulante liberigas CO₂.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
Ili estas respondecaj pri granda proporcio de ĉiujara senarbarigo.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Parta transformiĝo de tropikaj pluvarbaroj pro malpli da pluvo.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Ili entenas malpli ol 20 % el la monda loĝantaro kaj respondecas pri pli ol duono de ĉiuj CO₂-emisioj en la 20-a jarcento.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
La meza jara viandokonsumado je 100 kg por homo kondukas al amasbredaj teknikoj, kiuj emisias grandegan kvanton da metano.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
60 milionoj da homoj estas minatacaj pro altiĝo de la marnivelo. Tiu altiĝo kondukas al problemegoj pri akvoprovizado pro altiĝanta salkoncentreco en grundakvo kaj perdo da vivmedioj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Efikoj de klimatŝanĝo en tiuj landoj iĝas pli kaj pli vivminacaj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Terkultiva produktato, per kiu vivas 75% el la plej malriĉaj homoj, estas pli forte influata de riskoj de senpluveco, intensaj pluvoj kaj grunda erozio. Laŭ ONA (Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo), 11% de la areoj de tiuj landoj estas riskaj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Pli-malpli ĉiu dua homo posedas aŭton.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
Ekzistas malmulte da registara subteno kaj preskaŭ neniu asekuro kontraŭ naturaj katastrofoj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Granda akvokonsumado.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
Tiuj, kiujn trafas klimatŝanĝo, ekzemple pro inundoj, tornadoj aŭ malbonaj kreskaĵoj, povas fidi, ke registaro helpos ilin.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
Malsatego plimalboniĝas, ĉar terkultivaj ebloj malboniĝas pro klimatŝanĝo en tropikaj kaj subtropikaj zonoj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
La risko esti trafata de natura katastrofo estas proksimume 100-oble pli granda.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Aro da fruaj avertoj kaj respondosistemoj estas disponebla.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
Produktado ĝis 20-oble pli da vitrodomefikaj gasemisioj ol Tero povas longaŭre elteni per hejtado, lumado, tradiko kaj fabriko de produktoj.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
Pro malpli bonkvalita flegado, danĝero de malsaniĝo pro lakso kaj ĥoleraj epidemioj estas pli alta en inundaj periodoj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Malgraŭ la unuaj signoj, la efikoj de tutmonda varmiĝo daŭre estas plejparte nesentataj.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
Ekzistas malmultaj flegejoj kaj fruaj alertosistemoj por naturaj katastrofoj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Terkultivado povus profiti pli longajn kreskoperiodojn kaj pli varmajn temperaturojn.
Ĝusta respondo: Industriiĝintaj landoj
Pli suferas pri pli kaj pli gravaj akvomankoj, ĉar ne estas sufiĉe da mono por la teknikoj kaj infrastrukturoj bezonataj por efike mastrumi akvon.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Pli granda dependeco je manĝaĵimportado, kaj eksportaj perdoj rilate kun la ŝtata buĝeto de lando.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Proksimume 1/7 de la mondo produktas nur 3% el la tutmonda CO₂-emisioj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
2/3 el la mortoj pro veteraj katastrofoj okazas en tiaj landoj.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj
Ricevas 75-80% de la kosto de klimatŝanĝo.
Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj

Fontoj

Knoke, Irene (2009): Die Armen tragen der Reichen Last. Auswirkungen des Klimawandels auf die Entwicklungsländer. Siegburg: Südwind e.V.
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Kiegel, Heidrun (2012): Globales Lernen „Klima & Klimawandel“. Kempen: BVK Buch Verlag Kempen GmbH
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Deutsche Gesellschaft für die Vereinten Nationen e.V. (2009): Den Klimawandel bekämpfen: Menschliche Solidarität in einer geteilten Welt. Eine Zusammenfassung des Berichts der Vereinten Nationen über die menschliche Entwicklung 2007/2008 für junge Leute.