Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Aperantaj sindikatoj post la industria revolucio

Sindikatoj komencis formiĝi en la mezo de la 19-a jarcento responde al socia kaj ekonomia efiko de la industria revolucio. Sindikatoj estas leĝe agnoskataj kiel reprezentantoj de laboristoj en multaj industrioj. Iliaj agadoj hodiaŭ koncentriĝas pri kolektiva negocado pri salajro, avantaĝoj kaj laborkondiĉoj por la membroj, kaj pri reprezentado de membroj en disputoj kun estraro pri malrespekto de kontraktoj. Sindikatoj, kiel specife socie determinita formo de organizaĵo, partoprenas en lukto de klasoj. Pli grandaj sindikatoj ofte ankaŭ partoprenas en lobiado kaj elektado en ŝtata kaj federacia nivelo. Reage al tutmondiĝo kaj sendepende de la efektiva efiko de merkata integriĝo al la laboristoj mem, organizitaj laboristaroj partoprenis en diversaj strategioj por limigi konsekvencojn de tutmondiĝo kaj subteni laborajn regularojn en internacia kunteksto.

Fontoj

http://en.wikipedia.org/wiki/Labor_unions_in_the_United_States

Hodiaŭa kazo de Birmo

La nuntempa Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) evoluigas programon por progresigi kaj subteni la novan liberecon de asociaj rajtoj, kiuj inkluzivas konsciigan kampanjon kun trejnado kaj konsilado por laboristoj, registoj kaj dungantoj. Dum la pasinta jaro aperis nova sindikata movado en Birmo, post 50 da perforta malpermeso de laboraj rajtoj. Pli ol 670 laboraj organizaĵoj nun registriĝis laŭ la leĝo por laboraj organizaĵoj, plejparte malgrandaj sindikatoj en firmaa nivelo kaj koncentritaj en la agrokultura, fabrika kaj transporta sektoroj, kun entute proksimume 200 000 laboristoj. Pro la historio de subpremado kaj daŭra malamikeco de multaj dungantoj, tio estas rimarkinda sukceso, kaj ĝi spegulas la firmecon de laboristoj eluzi siajn novajn rajtojn kolektiĝi, organiziĝi kaj negoci. Multaj el ili estas junaj fabrikaj laboristoj, kiuj penas plibonigi siajn salajrojn kaj laborkondiĉojn. Laboristoj iĝas pli kaj pli malkontentaj kaj koleraj. La riskoj estis emfazitaj de kazoj, kiel tiu pri la produktoj de Taw Win Timber, en kiu la rifuzo de la dunganto obei ordonojn je reveno al antaŭa stato kaŭzis gravan agadon de laboristoj kaj areston de junaj estroj de la labororganizo. Malgraŭ urĝa bezono fortigi la leĝan protekton de laboristoj kaj enkonduki aplikeblan postulon de bonvolo por certigi, ke kolektiva negocado havu efikon, la registaro ŝajne decidis ŝanĝi la leĝon. Farante tion, ĝi efektive subtenas la nunan staton, kaj tio verŝajne kondukos industriajn rilatojn al konflikta modelo, kiun oni vidis en aliaj landoj kiel Kamboĝo.

Fontoj

http://column.global-labour-university.org/2013/09/the-new-union-movement-in-myanmar.html