Homaj rajtoj
Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin
Malsamaj homaj rajtoj?
En paroladoj pri homaj rajtoj, oni ofte aŭdas pri tiel nomataj tri generacioj de homaj rajtoj. Oni nomas ilin “generacioj” pro tio, ke ili reprezentas tempan ordon, laŭ kiu ili estis enkondukitaj. Ilia apero ankaŭ, ĝis ia nivelo, dependas de historia realo: memkompreneble, ne povis esti rajtoj de laboristoj, antaŭ ol ekzistis laboristoj.
Tamen, rilate al tiu koncepto gravas mencii, ke tiuj “generacioj” ne signifas, ke la laboro pri ili estas jam finita. Ne. Novaj generacioj estas konstruataj surbaze de antaŭaj, sed la antaŭaj generacioj daŭre validas.
3-a generacio: solidarec-rajtoj | 2-a generacio: egalec-rajtoj | 1-a generacio: liberec-rajtoj |
---|---|---|
Vortigitaj en la dua duono de la 20-a jarcento, ili tamen ne estis integrigitaj al iuj vere devigaj homrajtaj traktatoj (escepte de la Afrika ĉarto pri rajtoj de homoj kaj popoloj), ĉar tiuj rajtoj ofte estas konsiderataj eble ofendaj por nacio-ŝtatoj. | Respondo de la 19-a jarcento al ampleksa malriĉeco, grandiĝanta malegaleco dum industriiĝo kaj konsekvenca bezono je laborrajtoj. | Devenas de la 18-a jarcento. |
Kolektivaj rajtoj | Sociaj rajtoj, ekonomiaj rajtoj kaj kulturaj rajtoj | Civilaj kaj politikaj rajtoj |
Ĉi tiaj homaj rajtoj estas la rajtoj, kiuj transiras la civilajn kaj sociajn rajtojn, surbaze de solidareco. Ili emfazas la kolektivajn rajtojn de socioj kaj popoloj, ekzemple minoritatoj. | Tiu generacio de rajtoj estas reago al la situacio kreita de la industria revolucio: ampleksa malriĉeco kaj grandiĝanta malegaleco. Tiuj rajtoj ebligas individuojn ricevi protekton de la ŝtato; aliuloj ankaŭ influas tiun rajton (ekzemple privata sektoro) devigante registarojn efektivigi tiajn rimedojn, kio kondukas al plibonigo de la ĝenerala situacio de la tuta socio. | Tiuj rajtoj estis prilaboritaj por protekti unuopajn homojn kontraŭ ŝtata influo en iliaj vivoj, kaj tiel difinas rilaton inter potenco kaj civitanoj. |