Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Internaciaj protektaj rimedoj

Ĝenerale ekzistas tri specoj de internaciaj protektorimedoj, el kiuj nur malmultaj estas rekte disponeblaj por civitanoj:

  • plendoj

    Verŝajne la plej facila maniero defendi rajtojn por normala civitano estas plendado. Balli Marzecova, same kiel vi, havus ŝancon plendi pri malobservo de homaj rajtoj fare de ŝtato al koncerna instanco por ke ili faru duonjuran proceduron. Tiuj plendoj povas esti donitaj al nacia kaj internacia niveloj.

    En nacia nivelo, vi povas plendi en la oficejo de mediaciisto: publika defendanto de rajtoj, instanco protektanta viajn rajtojn en proceduroj antaŭ publikaj administraj instancoj kaj aliaj publikaj instancoj, se la agoj, decidoj aŭ neaktiveco de la instancoj ne kongruas kun leĝa ordo. En kazoj priskribitaj de leĝo, la publika rajtodefendanto povas postuli respondecon de la homoj agantaj en publikaj instancoj, se tiuj homoj malrespektis fundamentan rajton aŭ liberon de naturaj personoj kaj juraj estaĵoj. Ĉiuj publikaj instancoj devas provizi al la publika rajtodefendanto bezonatan kunagadon.

    Se la nacia nivelo ne sufiĉas, vi rajtas plendi en internacia nivelo. Kvankam tio kondukus al decido, kiu ne estas leĝe deviga, tio havas ian povon kaj povas kontribui al solvado de la kazo. Vi devas atenti pri tio, ke vi povas plendi nur en la kazoj, kiuj estas inkluzivitaj en la instrumentoj, kiujn via lando akceptis. Slovakio, ekzemple, akceptis ĉiujn rilatajn instrumentojn. Vi povas trovi liston en la biblioteko, kune kun ekzemploj de instancoj, ĉe kiuj vi povas plendi, inter kiuj estas la UN-komitato pri homaj rajtoj kaj la Komitato por forigo de rasa diskriminacio.

    Pluaj informoj

    UN-komitato pri homaj rajtoj
    Komitato por forigo de rasa diskriminacio
    Publika rajtodefendanto

  • juĝejaj kazoj

    La sekva nivelo de homrajtaj protektorimedoj, kiuj ordonas al ŝtatoj, estas internaciaj juĝejoj. Ili estas disponeblaj nur post kiam la kazo estis bone konsiderita de nacinivelaj juĝejoj, kien vi ĉiam devas iri unue, kiam vi volas, ke oni respektu viajn rajtojn. Por membroj de la Konsilio de Eŭropo, ekzistas ĝenerala instanco, kiu traktas malobservojn de homaj rajtoj: la Eŭropa juĝejo de homaj rajtoj en Strasburgo, en Francio.

    Ĝi estas unu el la organoj de la Konsilio de Eŭropo (ne EU) kaj okupiĝas pri homrajtaj kazoj prezentitaj de homoj, grupoj de homoj, NRO-j aŭ ŝtatoj, kontraŭ ŝtatoj. Ĝi estas bazita sur la eŭropa akordo por protektato de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberoj. Ĝiaj decidoj estas leĝe devigaj por la landoj, kiuj subskribis la akordon. Ĝiaj decidoj estas devigaj por 47 membroj de la Konsilio de Eŭropo, inkluzive de Rusio, kaŭkazaj landoj kaj Ukrainio (sed ne Belorusio).

    Kelkaj gravaj kazoj

    Rajto je justa proceso: Salduz kontraŭ Turkio (27-a de novembro 2008)

    La plendanto plendis pri tio, ke oni rifuzis al li aliron al advokato dum arestado kaj oni ne sciigis lin pri la lastaj decidoj de la ĉefa prokuroro en la altranga juĝejo. La juĝejo trovis malobservon de la artikolo 6 (rajto je justa proceso), atentigante pri tio, ke aliro al advokato devas esti donita ekde la unua pridemandado de suspektato fare de polico, por ke la rajto je libera proceso estu sufiĉe “praktika kaj efika”.

    Parollibero: Sunday Times kontraŭ Britio (n° 1) (26-a de aprilo 1979)

    Ĉi tiu kazo koncernas la ordonon al Sunday Times, kiu malebligis publikigon de novaĵoj pri la okazantaj civilaj procesoj fare de gepatroj de infanoj naskiĝintaj kun gravaj misformaĵoj pro tio, ke virinoj uzis talidomidon dum gravedeco. La juĝejo trovis malobservon de la artikolo 10 (parollibero); tio estas la unua juĝo koncernanta la rajton je parolo kaj informado por gazetaro.

    Fontoj

    http://human-rights-convention.org/the-main-judgments/

    Kiuj volas plendi, tiuj devas sekvi instrukcion en la retejo de la Konsilio de Eŭropo en la sekcio “Plendantoj”. Tie vi trovos instrukcion en la lingvoj de ĉiuj membroŝtatoj. Kaze de bezono, NRO-j kaj aliaj organizaĵoj kaj institucioj povos helpi vin ĝuste plendi. Sed plej grave estas unue provi iri al nacinivelaj juĝejoj.

    Krom la juĝejo en Strasburgo, apartaj kazoj povas esti traktataj de la Internacia puna kortumo en Hago en Nederlando. Ĝi estis fondita speciale por trakti kazojn ligitajn kun krimoj kontraŭ la homaro, militaj krimoj kaj genocido. Ekzemple, la eksprezidento de Jugoslavio Slobodan Milošević estis tie juĝata pro la genocido kontraŭ kosovaj albanoj.

    Pluaj informoj

    Eŭropa juĝejo por homaj rajtoj
    Internacia puna kortumo

  • raportaj procedoj

    Ĝenerale ekzistas du specoj de raportoj. Oficialajn raportojn faras la ŝtatoj mem, sed ili nepre devas esti kontentige kritikaj aŭ realaj. Pro tio ekzistas ankaŭ “ombraj” raportoj verkataj de reprezentantoj de civilaj societoj, diversaj neregistaraj organizoj, pensfabrikoj kaj civilaj asocioj.

    Inter konkretaj instrumentoj, kiuj postulas bonan raportadon, estas ekzemple la Komitato de infanrajtoj bazita sur la UN-akordo pri infanrajtoj aŭ la Komitato por forigo de ĉia diskriminacio kontraŭ virinoj bazita sur la UN-akordo pri forigo de ĉia diskriminacio kontraŭ virinoj kaj aliaj. Kiam raportoj estas senditaj, la taŭgaj instancoj poste povas agi.