Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Monda migrado

Por ricevi mallongan enkondukon pri migrado, spektu ĉi tiun videon je la momento 2:39:

214 milionoj da homoj nuntempe estas konsiderataj internaciaj migrantoj. Sed tio ne inkluzivas la homojn, kiuj migras ene de sia lando. Oni taksas, ke en la mondo estas 714 milionoj da enlandaj migrantoj.

Proksimume 37 % el internaciaj migrantoj venas de la monda Sudo al la monda Nordo, ekzemple Norda Ameriko, Eŭropo aŭ Aŭstralio. Nur 10 % el la mondaj rifuĝintoj iras al landoj en la monda Nordo. La migrado de Sudo al Nordo tamen kreskis en la lastaj jardekoj.

La averaĝa aĝo de internaciaj migrantoj estas 38,8 jaroj. En 2010, 15,6 % el la tutmondaj migrantoj estis pli junaj ol 20 jaroj, kaj 36,8 % aĝis inter 20 kaj 39 jarojn.

Migrado mem ofte enhavas danĝerojn kaj barojn. Unuflanke, sufiĉa kvanto da mono devas esti disponebla por la vojaĝo, por ricevi pasportojn aŭ korupti landlimajn oficialulojn. Aliflanke, eblas ricevi helpon de “helpantoj” survoje, kiuj agas kiel trafikantoj. Ili konstruas strukturojn sur migraj vojoj, logante migrantojn al ekspluata dependeco. Ĉiujare, 600 000 ĝis 800 000 homojn koncernas homa trafiko, ĉefe virinoj kaj infanoj.