Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

Mondomapoj

Ĉu vi jam pensis pri tio, kiel monda loĝantaro aŭ enspezo estas distribuata en la mondo? Kiuj landoj pli kaj pli kontribuas per grandaj kvantoj da vitrodomefikaj gasoj al klimata ŝanĝo, aŭ de kie venas la provizaĵoj, kiujn ni konsumas?

Sube vi vidos diversajn mondajn mapojn, en kiuj la areo de unuopaj landoj estis alĝustigita proporcie al aparta temo. Kio estas la temo? Atribuu la mapojn al la respondaj nomoj el la listo sube.

© Copyright Sasi Group (University of Sheffield) and Mark Newman (University of Michigan).
Ĝusta respondo: Monda loĝantaro
La monda loĝantaro nun estas pli ol 7 miliardoj da homoj. Ĉirkaŭ 60 % el tiuj vivas en Azio. Aparte grandaj en tiu mapo estas Barato kaj Ĉinio, ĉar ili estas la plej loĝataj. La loĝantaro de lando dependas nur de ĝia grando sur la mapo. ekzemple, Sudano, la plej granda lando en Afriko, havas malpli da loĝantoj ol Egiptio kaj Sudafriko. Laŭ pritaksoj, la monda loĝantaro daŭre kreskos en la venontaj jaroj, kun 97 el 100 novnaskitoj naskotaj en evoluantaj landoj.
© Copyright Sasi Group (University of Sheffield) and Mark Newman (University of Michigan).
Ĝusta respondo: CO₂-emisioj
Tiu mapo montras la proporcion de karbonduoksidaj emisioj, kiuj estas la ĉefa kaŭzo de la vitrodoma efiko kaj tial de tutmonda varmiĝo. Plej multaj emisioj devenas de Nordameriko, Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio, kaj la CO₂-emisioj tre kreskis en Ĉinio dum la lastaj jaroj; nun tiu lando produktas plej multe da emisioj tutmonde.
© Copyright Sasi Group (University of Sheffield) and Mark Newman (University of Michigan).
Ĝusta respondo: Senarbarigo
Arbaroj en la tuta mondo malaperadas. Tiu mapo montras la regionojn, kie plej multaj arboj estas proporcie fortranĉataj. Plej multaj el ili estas en Sudameriko, precipe en Brazilo, kiu havas la plej grandajn arbarojn en la tuta mondo. Okazas granda arbara perdado en Sudorienta Azio. Ĉefe la tropika pluvarbaro en Indonezio estas trafata de akra senarbarigo. Sed la arbaraj areoj en Afriko ankaŭ grave suferas.
© Copyright Sasi Group (University of Sheffield) and Mark Newman (University of Michigan).
Ĝusta respondo: Mortoj pro malsato
Tiu mapo montras, kie plej multe da homoj mortas ĉiujare pro nesufiĉa nutrado. Preskaŭ miliardo da homoj en la tuta mondo suferas pro malsato kaj nesufiĉa nutrado. 90 % el ili vivas en Afriko kaj Azio, ĉefe sude de Saharo kaj en Barato. En Afriko, ĉiu 5-a persono kaj ĉiu 10-a en Azio suferas pro malsato. Nesufiĉa nutrado estas la ĉefa kaŭzo de infana mortado kaj malsanoj. Kontraste, trodikeco kreskas en evoluintaj landoj, kaj ankaŭ tio estas kaŭzo de multaj malsanoj.
© Copyright Sasi Group (University of Sheffield) and Mark Newman (University of Michigan).
Ĝusta respondo: Riĉeco
Tiu mapo montras la tutmondan riĉon laŭ malneta enlanda produkto (MEP), t.e. la valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj dum unu jaro en la ekonomio de lando. Kvankam Eŭropo kaj Nordameriko havas apenaŭ 16 % el la monda loĝantaro, ili havas pli ol 50 % el la MEP. Kompare, Azio havas 30 % el monda MEP sed pli ol 60 % el la monda loĝantaro. La afrikaj landoj, kun suma MEP je 2,6 %, havas la plej malgrandan porcion de monda riĉo. Kaŝita ekonomio, najbara helpado, prizorgado de infanoj kaj maljunuloj kaj superviva ekonomio, tio estas ĉiuj varoj kaj servoj produktataj por propra uzado, ne estas enkalkulataj en MEP. Kreskigi ĝin estas grava prioritato, ĉefe en kampaj regionoj de Afriko, Azio kaj Latinameriko.
© Copyright Sasi Group (University of Sheffield) and Mark Newman (University of Michigan).
Ĝusta respondo: Uzado de fosiliaj bruligaĵoj
Bruligaĵoj inkluzivas ekzemple gason, karbon, nafton, atomenergion kaj lignon. Tiu mapo montras, ke la konsumado en la norda duonsfero estas multe pli alta, ĉefe en Nordameriko, Eŭropo kaj Japanio, ol en la landoj de la suda duonsfero. La plej alta persona konsumado estas en Luksemburgo, la plej malalta en Bangladeŝo.

La mapoj plejparte estis kreitaj antaŭ pluraj jaroj. La nombroj necesaj por produkti ilin tamen malmulte ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj, kaj strebas al la montrata rilato aŭ iĝi eĉ pli ekstremaj.

Fontoj

http://www.imf.org/external/pubs/ft/weo/2012/02/index.htm
http://www.worldmapper.org/display.php?selected=169
http://www.weltbevoelkerung.de/datenreport
http://www.worldmapper.org/display.php?selected=2
http://www.cerina.org/co2-2008
http://www.worldmapper.org/display.php?selected=119
http://www.worldmapper.org/display.php?selected=108
http://www.fao.org/docrep/016/i3027e/i3027e.pdf
http://www.worldmapper.org/display_extra.php?selected=411
http://www.worldmapper.org/display.php?selected=119