Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Memvundaj kondutoj kaj sanproblemoj

Seksaj stereotipoj portas atendojn, kiujn estas en pluraj manieroj tre malfacile plenumi. La mito de beleco estas tia stereotipa koncepto, kiu sugestas ĉefe al knabinoj kaj virinoj, ke bela aspekto estas esenca virina kvalito.

La mito de beleco estas aro da seksaj stereotipoj, kiuj promocias la ideon, ke beleco estas esenca kvalito de virineco.

La mito de beleco kreas grandegan premon al knabinoj kaj virinoj (kaj, pli kaj pli, al knaboj kaj viroj). La deziro plaĉi ekzistas en ĉiuj homoj. Difinoj de beleco dependas de kulturo kaj historia periodo. Problemo aperas, kiam io atingebla nur “nenature” estas difinita kiel “natura” virina beleco, se ĝi estas difinita nur por mallonga tempo (maljuneco estas malbela), se la koncepto de beleco en iu kulturo estas subtenata super ĉiuj aliaj, kaj ĉefe se ĝi minacas la sanon kaj vivon de virinoj.

Pli kaj pli da knabinoj, ne nur en Slovakio, havas manĝajn problemojn, kaj plej multe da virinoj, iam en sia vivo, faris dieton por maldikiĝi. Ĉu tio signifas, ke plej multaj virinoj estas tro dikaj? Se jes, kiel “natura” idealo povas esti io, kion plej multaj virinoj ne povas atingi? Tiu problemo tamen havas pli gravan kuntekston ol unuavide ŝajnas. Kio ŝajnas al ni bela aŭ “seksalloga” estas lernita. Se oni instruas al infanoj, ke maldikaj virinoj kaj viroj kun grandaj muskoloj estas belaj, ili maltrankviliĝas pri sia aspekto, ĉefe se ili estas malproksimaj de iu idealo. La plej maltrankviliga afero estas, ke ili ne suferas sen kialo. En socio, kie la beleco de virino (“seksallogo”) estas pli aprezata ol ŝia laboro (komparu la salajron de modelulinoj kun pago por virina laboro), ĉiu knabino kaj virino estas sub la jugo de la mito de beleco. Ĉar plejparto de homoj ne estas idealaj, ili suferas pli aŭ malpli je malkontento pro zorgo pri sia apero.

La mito de beleco reduktas personajn ecojn kaj talentojn al io malpli grava ol beleco. Konsekvenco de la mito de beleco estas ekzemple la situacioj, en kiuj laborpozicioj, en kiuj virina beleco estas aprezata (modelulino, prezentistino…), estas multe pli bone pagataj ol “virinaj profesioj”. En la kazo de viroj ne estas tiel. Multaj “viraj profesioj” estas ne nur pli bone pagataj, sed pli aprezataj ol profesio de vira modelulo aŭ prezentisto.

Precipe por infanoj kaj junuloj, la pririgardo de ilia ĉirkaŭaĵo, ĉefe samaĝuloj, estas plej grava. Multaj infanoj maltrankviliĝas pri sia aspekto tiom, ke tio malhelpas ilian personan evoluo. Rajto je persona evoluo estas homa rajto.

Rezulte de la mito de beleco, virinoj pagas el siaj enspezoj (averaĝe malpli altaj ol tiuj de viroj) multe da mono por kosmetikaj produktoj, kosmetikaj agoj, inkluzive de la riskoj de beliga kirurgio kaj dietoj. Manĝproblemoj estas eĉ pli grava konsekvenco de la mito de beleco, kiun havas pli kaj pli junaj knabinoj. Anoreksio, bulimio, ekzerc-dependeco kaj aliaj konsekvencoj de la mito de beleco minacas ne nur la ambicion kaj enspezojn de virinoj kaj knabinoj (ankaŭ de knaboj), sed ankaŭ ilian sanon aŭ eĉ vivon (tutmondaj statistikoj montras, ke plej multaj malsanoj okazas dum adoleskeco, do inter 12 kaj 18 jaroj. Anoreksio estas la tria plej grava daŭra malsano ĉe adoleskantoj).

La negativaj sankonsekvencoj de la seksaj stereotipoj koncernas virinojn, sed ankaŭ virojn. Dum ĉe virinoj ĉefe temas pri perforto kaj la mito de beleco, por viroj ekzistas ankaŭ sanriskoj, pro multaj stereotipaj “ordonoj” de vireco. Precipe la postulo, ke ili “estu fortaj” havas multajn riskojn. Viroj ne povas esprimi siajn sentojn, kaj tio minacas ilian mensan sanon. La penoj de viroj trovi helpon de aliaj homoj, kiam ili havas problemon, povas esti nomata dependeco, perdo de sendependeco, malforteco… Tio ekskluzivas la koncepton de “ideala viro”. La postulo esti forta ofte estas asociata kun la ordono “esti kuraĝa”. Montroj de kuraĝo ofte transiras la limojn de danĝera konduto, kaj rezulte multaj viroj havas pli grandan riskon de vundoj. Forto kaj kuraĝo ofte estas konsiderataj kiel kapablo esprimi agreson. Tio endanĝerigas ne nur la virojn mem, sed ankaŭ ilian ĉirkaŭaĵon.

“… Tiu afero nomata kuraĝo kelkfoje kuŝas en ia formo de malkuraĝo: tion montras ĉiaj situacioj, en kiuj la volo regi, ekspluati aŭ subpremi povas pravigi mortigadon, torturon kaj perforton nur pro tio, ke ĝi estis subtenata de ‘masklisma’ timo je malakcepto de la mondo de ‘viroj’, kiuj laŭdifine ne havas malfortojn. Viroj estas kelkfoje nomataj ‘sovaĝaj knaboj’ ĉar ili estas fortaj kontraŭ sia propra doloro kaj, plej grave, kontraŭ tiu de aliuloj.” (Pierre Bourdieu: Domino de viroj)