Medio

Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo

Komencaj demandoj

La instituto Blacksmith, usona media institucio, kun helpo de la Svisa Verda Kruco, starigis liston de la dek plej poluitaj lokoj en la tuta mondo. Kiuj kontinentoj ne estis en tiu listo de 2007?
Ĝusta respondo: Aŭstralio kaj Nordameriko
Sumgait (Azerbajĝano), Linfen kaj Tianying (Ĉinio), Sukinda kaj Vapi (Barato), La Oroya (Peruo), Dzerĵinsk kaj Norilsk (Rusio), Ĉernobilo (Ukrainio) kaj Kabwe (Zambio) estis en 2007 inter la plej poluitaj lokoj. Respondecaj pri tiu statuso estas ĉefe pezaj metaloj kaj kemia rubo de industria produktado kaj minado, sed ankaŭ polvo kaj emisioj de trafiko kaj radioaktiveco.
Ekologia spuro estas metaforo por nia konsumado de rezervoj. Ĝi signifas la areon, mezuratan per hektaroj, kiu necesas por produkti konsumaĵon por unu persono kaj por forĵeti ja rubon. Kiu lando nuntempe havas la plej grandan ekologian spuron por ĉiu persono?
Ĝusta respondo: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Laŭ individua nivelo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas la lando, kiuj bezonas plej multe da tereno por produkti konsumaĵojn kaj forĵeti rubaĵojn, kun 10,7 mondaj hektaroj (gha) por ĉiu persono. Tutmonde, la ekologia spuro estas 2,7 gha por persono, kvankam ĝi estas kvaroble pli alta en industriaj landoj ol en evoluantaj landoj. En Ĉinio, la ekologia spuro estas 2,2 gha, en Usono 8 gha kaj en Angolo 1 gha.
Se ĉiuj homoj en la mondo havus la samajn vivkutimojn, kiel en la industriaj landoj, kiom da planedoj ni bezonus?
Ĝusta respondo: 6
Ses planedoj estus necesaj, se ĉiuj havus la samajn konsumkutimojn, kiel en la industriaj landoj.
Kiom da arboj estas faligataj ĉiutage por produkti papertukojn?
Ĝusta respondo: 270 000
270 000 arboj estas faligataj ĉiutage por monda produktado de papertukoj. Preskaŭ duono el la industrie faligataj arboj estas ŝanĝitaj al papero, ĉefe por la eŭropa, usona kaj ĉina merkatoj. En Germanio, oni uzas trioble pli da papero ol en tuta Afriko.
Fontoj
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Kiu areo da arbaro estas faligata ĉiuminute (mezurante per areo de piedpilka kampo)?
Ĝusta respondo: ĉirkaŭ 35
Proksimume 25 hektaroj da arbaro estas detruata ĉiuminute en la mondo. Tio estas la areo de proksimume 35 piedpilkaj kampoj. Plej multaj estas senarbarigataj por liberigi terenon por terkultivado.
Fontoj
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Ekde 1950, tutmonda konsumado de akvo…
Ĝusta respondo: triobliĝis
Tutmonda akvokonsumo triobliĝis post 1950. Proksimume 70 % el la akvo estas uzata por terkultivado. Ĉiam pli da kultivebla grundo estas artefarite akvumata, parte pro la maloftiĝantaj pluvoj en multaj regionoj. Tutmonde, proksimume 2,8 miliardoj da homoj vivas kun seriozaj akvoproblemoj. Sen fundamenta ŝanĝo en akvouzo, la nombro grave kreskos dum la venontaj jaroj.
Fontoj
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Fiŝkaptado per grandaj ŝiparoj kreas tiel nomatajn kromkaptaĵojn: fiŝojn aŭ marbestojn, kiuj ne estas vendotaj. Ili estas forĵetitaj al la oceano, mortintaj aŭ mortantaj. Averaĝe, kiom el tuta kaptaĵo estas kromkaptaĵo?
Ĝusta respondo: 40 %
Dum fiŝado per granda ŝiparo, proksimume 40 % el la kaptaĵoj estas forĵetitaj oceanen. Por kelkaj fiŝospecioj, la kromkaptaĵo estas eĉ pli granda. Ĝis 20 kilogramoj da kromkaptaĵo povas rezulti de unu kilogramo da salikokoj.
Fontoj
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Specia diverseco sur Tero rapide malgrandiĝas. Averaĝe, besta aŭ kreskaĵa specio formortas ĉiun…
Ĝusta respondo: 15-an minuton
Besta aŭ kreskaĵa specio formortas proksimume ĉiun 15-an minuton. Kvankam ekzistas natura rapido de specia malapero, homaj agadoj tre rapidigis ĝin, precipe senarbarigo, media poluado, intensa kultivado kaj trofiŝkaptado.
Fontoj
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Kiom da litroj da akvo estas uzataj por fari tason da teo?
Ĝusta respondo: 140
Proksimume 140 litroj da akvo estas bezonataj por produkti tason da teo (plantado, rikoltado, prilaborado, transportado kaj preparado). La akvo uzata en kreado de produkto estas nomata “virtuala akvo”.
Fontoj
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Kiom da litroj da nafto fluis en la Meksikan Golfon post la eksplodo de la naftoplatformo “Deepwater Horizon” en aprilo de 2010?
Ĝusta respondo: 780 milionoj
Proksimume 780 milionoj da litroj da nafto fluis en la maron inter la eksplodo de la bora platformo la 20-an de aprilo 2010 kaj ŝtopado de la naftofonto 87 tagojn poste. Ĉu vi malfacile imagas tian kvanton da nafto? Se vi plenigas la Empire State Building de la teretaĝo ĝis la tegmento per nafto, vi bezonas tian konstruaĵon 13-oble por enhavi la tutan kvanton da nafto.
Fontoj
Gloe, Markus (2011): Umwelt. Schwalbach: Wochenschau
Kion mezuras la Planeta indico de feliĉo (PIF)?
Ĝusta respondo: La feliĉon de la homaro kaj ĝiajn daŭripovajn interagojn kun la Tero
PIF estas kalkulata multiplikante la averaĝan vivdaŭron kun bonfarto kaj dividante tion per la ekologia spuro. La indico mezuras personan riĉon kaj la ekologiajn konsekvencojn de diversaj vivmanieroj. La rezultoj de monda komparo de PIF montras, ke ne estas konekto inter subjektiva bonfarto kaj kreskanta riĉeco. Ekzemple, vivo en Vanuatuo, malgranda Sudoceania ŝtato, estas “plej bona” ne pro tio, ke la homoj estas plej feliĉaj kaj longvivaj, sed ĉar ili vivas relative longe kaj sane sen multe fosi aŭ damaĝi la Teron.
Fontoj
Tiemann, Dorothea (2011): Krimi, Killer & Konsum. Das etwas andere Klima! Münster: BUNDjugend