Klimata ŝanĝo
Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj
Komencaj demandoj
La vorto “klimato” devenas de la malnovgreka lingvo. Kion ĝi origine signifis?
Oceanaj fluoj influas nian klimaton. Kiu okazaĵo montris, kiel disvastigita kaj potenca povas esti oceana fluo?
Ĝusta respondo: Ŝippereo
1992, kargoŝipo perdis parton de siaj varoj dum forta ŝtormo meze de Pacifiko. Kiam la konteneroj defalis de la ŝipo kaj disrompiĝis, plurmil plastaj bestetoj disfalis en la oceanon. Sen propra energifonto, ili estis transportataj de oceanaj fluoj tra la mondo. Ĝis tiam, homoj severe subtaksis la forton kaj distancon de oceanaj fluoj.
Fontoj
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Kio ricevis la nomon “El Niño” (la Kristinfano)?
Ĝusta respondo: foresto de ekvatoraj ventoj
El Niño estas nekutima klimata fenomeno, ankaŭ nomata klimata nenormalaĵo. Ĝi estas termino por foresto de ekvatoraj ventoj, kiuj kutime blovas de oriento al okcidento. Tiu fenomeno okazas laŭ variaj cikloj kaj povas havi terurajn konsekvencojn. Ĉar akvo kaj vento ne moviĝas, neniu malvarma, nutraĵ-riĉa akvo iras al la bordo de Sudafriko ekzemple, do fiŝoj devas serĉi manĝaĵon aliloke en la oceano, kaj tio malutilas al fiŝindustrio. Aldone, varmiĝo de marakvo kondukas al pli fortaj pluvoj, dum Indonezio kaj aliaj partoj de Azio suferas pro sekeco kaŭzata de foresto de musono. La termino “El Niño” estis elpensita de peruaj fiŝkaptistoj, ĉar ĝi ĉiam okazas tuj antaŭ Kristnasko.
Fontoj
www.wikipedia.org
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
www.wikipedia.org
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Unu el la plej gravaj vitrodomefikaj gasoj, kune kun karbonduoksido (CO₂), estas metano. Kiu aŭ kio estas la plej granda produktanto de tiu gaso?
Ĝusta respondo: Brutaro
La digesta sistemo de brutaro produktas grandan kvanton da metano, kiu havas malutilan efikon por klimato. Ĉar estas 1,4 miliardoj da brutoj en la mondo, ĉiujare estas produktataj pli ol 80 milionoj da tunoj da metano.
Fontoj
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Voja trafiko respondecas pri proksimume 80% el ĉiuj transport-rilataj emisioj de vitrodomaj gasoj. Ĝis 2050, la kvanto da aŭtoj…
Ĝusta respondo: triobliĝos
Nun en Eŭropo estas 500 privataj aŭtoj por 1000 loĝantoj. En Ĉinio estas 40 por 1000 loĝantoj. Sed la nombro da aŭto en Ĉinio rapide kreskas. Nun ĉiu kvara aŭto estas vendata en Ĉinio.
Fontoj
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Kiomoble pli da CO₂ estas produktata de kamiona transporto ol de trajno?
Ĝusta respondo: 27-oble pli
Transporto per kamiono produktas 27-oble pli da CO₂ ol transporto per trajno.
Fontoj
Rainer, Gerhard (2012): Klimawerkstatt 1. Aktionsideen und kreative Vorlagen, Vieno: Klimabündnis Österreich
Rainer, Gerhard (2012): Klimawerkstatt 1. Aktionsideen und kreative Vorlagen, Vieno: Klimabündnis Österreich
La averaĝa jara CO₂-emisio de fridujo estas 100 kg. Kiom da kilogramoj da CO₂ estas produktataj por ĉiu vojaĝanto de flugo de Munkeno al Nov-Jorko?
Ĝusta respondo: 4200 kg
Precize 4240 kg da CO₂ estas produktataj por ĉiu vojaĝanto de unu flugo de Munkeno al Nov-Jorko. Tio estas je 120 kg pli ol unu persono povus emisii dum unu jaro por esti medi-respekta. Kompare kun tio, la jara emisio de mezgranda aŭto, kiu veturas 12 000 km, estas ĉirkaŭ 2 000 kg.
Fontoj
Carstensen, Regina/ Hoffer, Michael (2007): Einfach das Klima verändern. 50 kleine Ideen mit großer Wirkung. München: Pendo Verlag.
Carstensen, Regina/ Hoffer, Michael (2007): Einfach das Klima verändern. 50 kleine Ideen mit großer Wirkung. München: Pendo Verlag.
Kio estas “Nomad 7”?
Ĝusta respondo: Eta sunenergia elektrejo
Nomad 7 estas 43×23-centimetra portebla sunkolektilo, kiu ŝargas elektronikaĵojn per USB-kablo.
Kiel ŝanĝiĝis la arktika glacitavolo post la 1970-aj jaroj?
Ĝusta respondo: Ĝi malkreskis je triono
La arktika glacitavolo malkreskis je triono post la 1970-aj jaroj. Esploristoj supozas, ke la klimato en arktiko varmiĝos pli rapide en estonteco ol en aliaj regionoj de la mondo. Ligitaj kun tio estas altiĝo de marnivelo kaj detruado de vivejo de polusaj ursoj.
Fontoj
Carstensen, Regina/ Hoffer, Michael (2007): Einfach das Klima verändern. 50 kleine Ideen mit großer Wirkung. München: Pendo Verlag.
Carstensen, Regina/ Hoffer, Michael (2007): Einfach das Klima verändern. 50 kleine Ideen mit großer Wirkung. München: Pendo Verlag.
Eĉ rubo produktas CO₂. Por ĉiu tuno da bruligita rubo, unu tuno da CO₂ estas produktata. Kiom da rubo produktas averaĝa EU-ano ĉiujare?
Ĝusta respondo: 500 kg
Averaĝe, EU-ano produktas 500 kg da rubo ĉiujare.
Fontoj
Carstensen, Regina/ Hoffer, Michael (2007): Einfach das Klima verändern. 50 kleine Ideen mit großer Wirkung. Munich: Pendo Verlag.
Carstensen, Regina/ Hoffer, Michael (2007): Einfach das Klima verändern. 50 kleine Ideen mit großer Wirkung. Munich: Pendo Verlag.
Karbona duoksido (CO₂) estas la ĉefa respondeculo pri klimata ŝanĝo. Kio okazus, se ne plu estus CO₂ en la atmosfero?
Ĝusta respondo: La averaĝa tera temperaturo malaltiĝus je 30 °C.
Karbona duoksido parte malhelpas al sunradioj trafantaj Teron eliri al spaco. CO₂ funkcias kiel kovrilo metita sur la grundon por konservi ĝin varma. Se karbona duoksido nature forestus, la averaĝa temperaturo de Tero malaltiĝus je proksimume 30 celsiaj gradoj. Karbona duoksido ankaŭ ekestas nature, eksemple per vulkanaj erupcioj en la atmosferon, sed la kromaj CO₂-emisioj kaŭzataj de homoj signifas, ke Tero pli varmiĝas.
Fontoj
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Kiom estis la averaĝa temperaturo sur Tero dum la lastaj 10 000 jaroj?
Ĝusta respondo: 14 °C
Dum la lastaj 10 000 jaroj, la averaĝa temperaturo sur Tero estis 14 °C.
Fontoj
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Kiu evento kondukis al grandega kresko de homaj CO₂-emisioj?
Ĝusta respondo: La industria revolucio
Kun la komenco de industriiĝo en la 19-a jarcento, multege da fosilia bruligaĵo kiel karbo kaj, poste, nafto kaj gaso estis konsumitaj, kaj tio ellasis grandajn kvantojn da CO₂ dum brulado.
Fontoj
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Kiu filmo pri klimata ŝanĝo gajnis Oscar-premion?
Ĝusta respondo: An inconvenient truth (Malagrabla vero)
La dokumentfilmo “Malagrabla vero” de Davis Guggenheim, kune kun la iama usona vicprezidanto Al Gore, gajnis en 2007 Oscar-premion.
Omphalius, Ruth/ Azakli, Monika (2008): Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH