Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Lokaj klimatprotektaj rimedoj

“Estas neimageble, ke homaro, kun ĉiuj siaj noblaj sukcesoj, kun siaj esperoj kaj bonvolo, estos indiferenta pri la alvokoj de la klimata komunumo… Tamen plej grave estas, ke ni estu pretaj senkondiĉe ŝanĝi nian konduton kaj volu vivi modeste kaj realisme, por estonceco, kiu ne estas nia, sed kiun ni nur pruntis de estontaj generacioj.” Boodhoo, Yadowsun; oficial respondeculo pri Maŭricio, Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM)

Per niaj vivstilo kaj kutimoj, ni konsumas multe da energio kaj tiel kontribuas al tutmonda varmiĝo. Tial necesas, ke ni persone okupiĝu pri klimatŝanĝo, pensu pri manieroj ŝpari energion kaj sekve efektivigu ilin. Kiam homoj, lokaj komunumoj kaj urboj instigiĝas, ili faras tion en sia tuja ĉirkaŭaĵo.

Eduardo Gold engaĝiĝis kun klimato en tre speciala maniero. Li gajnis konkurson en 2009 organizata de la Monda Banko per sia ideo nomata “100 ideoj por savi la planedon”. Spektu ĉi tiun videon por ekhavi ideon pri la diversaj manieroj fari tion:

Kiajn klimatprotektajn rimedojn vi konas? Ĉu vi konsideras ilin raciaj kaj efikaj? Pensu ĉefe pri la jenaj kampoj: loĝado, transportado, manĝado…

  • Kontrolu ĉi tie, ĉu via urbo aŭ municipo estas membro de aeralianco.
  • Kontaktu vian komunumon aŭ taŭgan municipan administrejon kaj demandu, kiaj klimatprotektaj rimedoj estas aplikataj loke.

Ekspertoj konsentas, ke tutmondaj emisioj de vitrodomaj gasoj devas malgrandiĝi je almenaŭ 50% ĝis 2050 por ne superi la 2-gradan celon de internacia klimata politiko. La tutmonda meza temperaturo tiel devas kreski je ne pli ol 2 °C super antaŭindustriaj niveloj, sed ĝi jam kreskis je proksimume 0,8 °C. Se tiu celo estos maltrafita, la klimatŝanĝo preterpasos sojlon, preter kiu ĝi reinfluos sin mem. Sciencistoj kalkulis, ke ĉiu persono rajtas emisii 6,8 kg da CO₂ ĉiutage, por ke la klimatŝanĝo ne iĝu meminstiganta. En la video “Bona tago havas 100 poentojn — simple klarigita”, tiuj 6,8 kg estas konvertataj al 100 poentoj kaj respondo estas donata al la demando: kian vivstilon povas toleri nia klimato?

Spektu ĉi tiun videon:

Fine, alia grava fakto estas menciata kiel kritiko al la 2-grada celo. Frank Drieschner, eldonisto de la germana gazeto “Die Zeit”, resumas en unu el siaj artikoloj la grandan memtrompon rilate al la 2-grada celo. Eĉ se la tuta industria mondo tuj farus grandegan ekologian reorganiziĝon (t.e. se ni ĉiuj manĝus vegane, loĝus en nevarmigataj domoj, stirus verdajn aŭtojn kaj flugus per bio-keroseno) kaj la evoluantaj kaj kreskantaj landoj daŭrigus sian rapidan kreskno nur ĝis la mezo de la 2020-a jardeko por aliĝi al la ekologia revolucio, Tero varmiĝus je proksimume 4 gradoj. Fakte, la vitrodomgasaj emisioj ŝparitaj de la industriaj landoj en la lastaj 20 jaroj estas nur samvaloraj, kiel la gasoj produktataj de la evoluantaj kaj kreskantaj landoj en unu jaro. Ĉar la rapida kresko de Ĉinio kaj Barato ne estis konsiderata en la lasta raporto de la ISKŜ (Interregistara spertularo pri klimata ŝanĝiĝo), kalkuloj de la 2-grada celo jam estis preterpasitaj. Malgraŭ tio, scienco daŭre subtenas tiun celon kaj klimatpolitiko daŭre strebas al ĝi.

“Sed fakte, la 2-grada celo eble havas alian celon. Estas dubinde, ke la tuta homaro kapablas reagi unuece al la minaco de klimatŝanĝo. Se ĝi ne povas kaj ni devos alfronti varmiĝon de nia planedo (kaj tiel kondamni estontajn generaciojn al ĝi), tio ne signifas, ke ni devas agnoski tiun fakton. Homoj ĉiam elpensadis rakontojn por igi la realon eltenebla kaj ŝajnigi siajn agojn pli noblaj, ol ili estas. La 2-grada celo estas tia rakonto.”

Fontoj

wiki.bildungsserver.de
www.zeit.de