Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Praktika tasko: manipulaj metodoj

Legu ĉi tiun gazetarkomunikon kun reago de la estro de la Alta kortumo de la Slovaka respubliko, Štefan Harabin, pri rezulto de opinisondo rilata al kredindeco de la slovaka justico. Poste legu du aliajn artikolojn pri tio. Fine provu identigi la manipulajn metodojn, kiujn li uzis, kaj respondu la subajn demandojn.

Artikolo 1: Opinisondoj pri justico en Slovakio ne estas objektivaj

La prezidanto de la Alta kortumo de la Slovaka respubliko Štefan Harabin asertas, ke opinisondoj pri justico en Slovakio ne estas objektivaj. Pruvo de tio estas la enketoj, kiujn la agentejoj Polis kaj MVK publikigis du tagojn unu post la alia.

(1) “Laŭ unu agentejo, 58 % el la homoj ne fidas min, sed laŭ alia estas nur 2,6 %. Tion oni ne povas nomi statistika eraro. Tio estas klara ekzemplo de manipulo kaj nefidindeco”, diris la prezidanto de la Alta kortumo de la Slovaka respubliko Štefan Harabin.

(2) Laŭ li, civitanoj prave plendas pri la malalta aplikeblo de la leĝo, ĉar kun alta kresko de procesoj, kortumoj ne povas trakti ilin sufiĉe rapide. Leĝaj ŝanĝoj skribitaj de Lucia Žitňanská igis kortumajn prezidantojn pupoj, do ili ne povas zorgi pri la situacio, senfunkciigis disciplinajn senatojn, malgrandigis la kvanton da juĝistoj kaj faris multajn aliajn mispaŝojn.

(3) “Anstataŭ solvi problemojn, parto de politikistoj serĉas publikan malamikon. Eble estus tempo havi opinisondon pri mi, same kiel s-ro Lipšic faris pri ŝtata mono, la limo estas klara: ĝis 2,4 milionoj da kronoj. Sed mi ne planas agi tiel malmorale”, konkludis Harabin.

VIA URIS publikigis hodiaŭ rezultojn de reprezenta kvanta enketo de la agentejo FOCUS. Tia enketo neniam estis petita antaŭe en Slovakio. Malalta fidindeco de justico estas longdaŭra problemo en Slovaka respubliko.

Bazaj trovoj de la enketo rilate al Štefan Harabin:

  • Pli ol duono el la respondantoj (58 %) esprimis konsenton kun la opinio, ke la prezidanto de la Alta kortumo de la Slovaka respubliko Štefan Harabin kontribuas al nefidindeco de la slovaka justico.
  • Kun la mala vidpunkto, t.e. ke Štefan Harabin kontribuas al fidindeco de la slovaka justico, konsentis nur 3 % el la respondantoj.
  • Proksimume kvinono de respondantoj (22 %) emis konsenti kun tio, ke la nuna prezidanto de la Alta kortumo havas neniun efikon al la fidindeco de la juĝejoj.
  • Preskaŭ kvinono de respondantoj (17 %) diris, ke ili ne povas respondi la demandon.

VIA IURIS publikigis jam en majo de 2013 parton de rezultoj de ĉi tiu enketo pri publika percepto de justico, kies rezultoj montras, ke pli ol du trionoj (69 %) el la respondantoj ne fidas slovakajn juĝejojn. Publika nefido al kortumoj signife superas fidon al justico.

Artikolo 2: Kiu politikisto estas la plej hontinda?

La plej fidata politikisto en Slovakio daŭre estas la estro de Smer-SD kaj ĉefministro Robert Fico. La datumo devenas de opinisondo realigita de la agentejo MVK inter la 2-a kaj 8-a de julio ĉe 1077 respondantoj.

Respondantoj respondis ankaŭ la demandon: “Kiuj politikistoj kaŭzas plej gravajn problemojn kaj plej malbonigas la politikan kulturon?” Denove, ĉiu respondanto povis elekti tri nomojn.

Tiun “konkurson” gajnis Richard Sulík (24,9 %), dua estis Robert Fico (22,5 %) kaj tria la eksa ĉefministro Mikuláš Dzurinda (18,9 %).

La sekvaj estis la iama estro de SNS Ján Slota (18,6), Ivan Gašparovič (12,9), Igor Matovič (12,4), Ján Figeľ (10,3), Béla Bugár (8,5), Pavol Hrušovský (8,3) kaj Róbert Kaliňák (6,9).

La sekvajn dek lokojn en la listo de politikistoj plej malutilaj al la politika kulturo okupis Ivan Mikloš (6,7), Pavol Frešo (4,7), Dušan Čaplovič (4,6), la eksministro pri laboro Ľudovít Kaník (4,2), la estro de ĽS-HZDS Vladimír Mečiar (3,7), Pavol Paška (3,6), Daniel Lipšic (3,3), la honora prezidanto de KDH Ján Čarnogurský (3,2), Peter Kažimír (2,8) kaj la prezidanto de la Alta kortumo Štefan Harabin (2,6).

La alineo (1) enhavas:
Ĝusta respondo: erariga
La alineo (2) enhavas:
Ĝusta respondo: senrilata argumento
La alineo (3) enhavas:
Ĝusta respondo: montrado de alia malbonaĵo