Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Senrilata argumentado

Tiu metodo eĉ ne provas trovi kialon, kiu subtenus la konkludon de argumento. Anstataŭe, ĝi forprenas atenton per alia afero senrilata kun la originala temo. Angle oni nomas tion “ruĝa haringo”, onidire pro tio, ke malliberuloj iam kutimis kovri sin per pipra fumaĵita haringo, por ke hundoj ne flaru ilin, dum ili fuĝis el malliberejo.

Jen simple ekzemplo de argumento uzanta ĉi tiun trompan metodon:

  1. Oni priparolas la temon A
  2. La kontraŭulo ne havas sufiĉajn argumentojn, do li provas transiri al la temo B, asertante, ke ĝi rilatas al A (kvankam ĝi ne rilatas)
  3. La temo A foriras al la fono kaj la temo B anstataŭas ĝin

Ekzemploj:

“Mi ne komprenas, kial tiuj ekologiistoj kontraŭas la novan baraĵon, fakte ĝi donos multe da laboro al konstruistoj dum konstruado.”

Klarigo: kvankam la unua persono pridemandis la sendanĝerecon de nova baraĵo, la dua tute ne rezonas pri tio. Samtempe li kaŝas, kial la ekologiistoj kontraŭas ĝin. Anstataŭe ĝi forkaptas atenton per aserto pri decaj laboroj por konstruistoj. Kien tio kondukos?

Anstataŭ diskuti pri malbonaj efikoj de la baraĵo al la medio kaj homoj vivantaj proksime, ni oni fine diskutos pri la rajtoj de konstruistoj je deca vivo. Aldone al tio, ni ne rimarkus la manipulan mesaĝon inter la linioj: se io profitigas iun (konstruistojn kaj iliajn familiojn), ĝi ne povas esti malutila, ĉu ne?

“Helpado al malpli evoluintaj landoj tute ne estas efika. Lokaj politikistoj estas tute koruptaj kaj se ni donos monon al ili, ordinaraj homoj neniam ricevos ĝin.”

Klarigo: ĉi tiu argumento provas kontroli la konkludon, ke helpo de riĉaj landoj al malriĉaj landoj ne estas utila. Sed anstataŭ provizi faktojn, ĝi forkaptas atenton al korupto de lokaj oficialuloj. Samtempe, ĝi kaŝas la fakton, ke evolua helpo estas provizata en diversaj manieroj, inkluzive de agadoj de NRO-j. Rezulte, la debato temos pri koruptado en Tanzanio kaj neniam revenos al la debato pri efikeco de helpo.