Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Kiel legi gazeton

Aparta kategorio de fontoj estas amasinformiloj. Ĝenerale, ni konsideras seriozajn amasinformilojn pli kredindaj ol sensaciajn gazetojn, kiuj ofte celas sensacion kaj troigas realon.

Gravas distingi inter la ĝenroj de raportado kaj publicisto. Raportado estas senemocia, mallonga, preciza kaj informas pri nunaj aŭ nekonataj okazaĵo. Publicisto serĉas interligojn, konektojn, konkludas, taksas, argumentas. Raporta novaĵo devas informi objektive, dum en publicista ĝenro estas opinio de ĵurnalistoj. Poste nur estas elekto de leganto konsenti aŭ ne kun la raporto de publicisto.

Kvankam gazetaj novaĵoj devas esti senemociaj, ofte ni renkontas neobjektivecon. Ĵurnalistoj povas fari tion en diversaj manieroj. Kelkfoje ili citas du spertulojn kun simila opinio, sed ne demandas kontraŭulon. Farante tion, ili konscie (aŭ nekonscie) asertas, ke iuj opinioj estas faktoj, kaj tiel ofertas nur partan informon.

Se ĵurnalisto parolas pri faktoj sen doni iliajn fontojn, kritikema leganto devas esti atentema. Tio ne nepre signifas, ke la ĵurnalisto elpensas la faktojn, sed leganto devus havi eblon kontroli la informojn.

Subjektiveco en amasinformiloj povas manifestiĝi ankaŭ per netaŭga vortelekto. Amasinformiloj devus uzi neŭtralan lingvaĵon. Ne devus esti esprimpovaj vortoj, ĉar ili ofte estas emocie influitaj kaj povas influi la tutan tonon de artikolo kaj tiel ankaŭ la informon. Leganto povas malkovri subjektivecon de ĵurnalisto, kiam li rimarkas, kiajn adjektivojn aŭ adverbojn uzas la ĵurnalisto.

Ekzemplo:

Inteligentaj policistoj kaptis kvar ŝtelistojn. Klarigo: la adjektivo “inteligenta” estas subjektiva. Tio, ke policistoj kaptis kvar ŝtelistojn, diras nenion pri ilia inteligenteco. Eble 20 aliaj ŝtelistoj antaŭe fuĝis.