Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Homaj rajtoj kaj amasinformiloj

“Kiel ĵurnalisto, vi devas diri al homoj ankaŭ la aferojn, pri kiuj ili ne volas aŭdi, sed vi devas vidi la aferojn desupre kaj kelkfoje riski iĝi malpopulara por objektiveco kaj etiko.” Karol Ježik (fondinto de la slovaka gazeto SME, fama dum la regado de Vladimír Mečiar en la 90-aj jaroj)

La lasta parto de ĉi tiu modulo temas pri la rilato inter amasinformiloj kaj homaj rajtoj. La rilato inter tiuj du rolantoj estas specifa, ĉar ĵurnalista profesio tute dependas de la respekto de “siaj” homaj rajtoj: parollibero estas unu el la plej malnovaj homaj rajtoj, kaj bona informa laboro dependas de ĝi. Aliflanke, amasinformado influas la publikon, kaj tio signifas, ke ĝi kreas kaj plifortigas publikan opinion en pozitivaj kaj negativaj manieroj.

Reprezentantoj de amasinformiloj devas esti atentemaj informante pri problemoj kaj devus konsideri ĝian homrajtan aspekton, homan dignon kaj egalecon kiel du bazajn homrajtajn valorojn.

La problemo estas, ke lastatempe amasinformiloj glitis al pli malprofunda areo, kaj anstataŭ justa informado ili serĉas simplajn solvojn al malsimplaj problemoj kaj sensaciajn titolojn. Tio signifas, ili uzas ĝeneraligon, stereotipojn, antaŭjuĝojn kaj alispecajn manipulajn rimedojn kaj publikigas nur tion, kion homoj volas aŭdi aŭ legi, kaj ne tion, kio estas etika aŭ ĝusta. Interreta klaka komerco kontribuas tre signife al tio.

Kvankam Interreto instigas amasinformilojn esti malprofundaj kaj igas ilin tro dependaj de perreklama enspezado, ĝi portas novajn oportunojn per uzado de diversaj kanaloj kiel Facebook, Twitter, blogado, kiuj ebligas al malpli kapablaj homoj kun malpli da bazaj havaĵoj disvastigi informojn.