Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Ekzerco 2

Sube vi vidos du malsamajn mondomapojn, sur kiuj la areo de individuaj landoj estis proporcie alĝustigita kun iu temo. Kio estas tiuj temoj? Elektu la ĝustan titolon por ĉiu mondomapo el la menulisto. (Knabinoj sen baza edukado aŭ patrina mortokvanto.)

© Copyright SASI Group (University of Sheffield) and Mark Newman (University of Michigan)
Ĝusta respondo: Knabinoj sen baza edukado
Tiu mapo montras la malegalan distribuon de seksoj rilate al baza lernado ĉe knabinoj kaj knaboj. Tiu diferenco en lernado de knabinoj kaj knaboj estas aparte granda en Barato, Jemeno, Ĉado, Benino kaj Niĝero. Tutmonde, malpli da knabinoj ol knaboj iras al bazlernejo, nur en Bangladeŝo, Gambio, Irano, Malavio, Namibio kaj Maŭritanio estas pli da knabinoj.
© Copyright SASI Group (University of Sheffield) and Mark Newman (University of Michigan)
Ĝusta respondo: Patrina mortokvanto
Tiu mapo montras la mondan distribuon de virinoj, kiuj mortas dum gravedeco aŭ pro komplikiĝoj dum la 42 tagoj sekvantaj naskon. La patrina mortokvanto en 2005 estis 536 000 virinoj. Tiu mapo montras, ke la risko morti pro konsekvencoj de gravedeco estas plej alta en Suda Azio kaj Afriko; ĝi estas plej malalta en Okcidenta Eŭropo kaj Japanio.

Fontoj

www.worldmapper.org
http://unstats.un.org/unsd/demographic/products/Worldswomen/WW_full report_color.pdf