Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Kio kaŭzas seksan malegalecon

Vireco kaj virineco ne estas perceptataj same en okcidenta socio.

Misfamigo de unu sekso (plej ofte virinoj) aŭ malakcepto de io ajn krom stereotipaj perceptoj de vireco kaj virineco estas nomata seksismo.

Same kiel rasismo, seksismo estas ankaŭ manifestiĝo de netoleremo. Kvankam rasismo signifas kritikaĉon de homoj pri iliaj raso aŭ etno, seksismo signifas kritikaĉon de homoj pro ilia sekso.

Malegaleco inter viroj kaj virinoj ne nepre estas rekte deklarata. Ofte, vireco estas konsiderata egala al homeco: ĝi reprezentas homan normon, kaj virineco estas derivita aŭ aldonita al ĝi. Se oni rigardas librojn, oni vidas, ke bildoj montrantaj homojn estas bildoj de viroj. Ili estas la ĉefaj reprezentantoj de la homaro (aldone, ili kutime estas sanaj blankaj viroj — oni ne trovas virojn kun okulvitroj, se ili reprezentas homojn ĝenerale).

Tradiciaj seksaj stereotipoj

Virinaj Viraj
Ne agresema.
Dependa.
Facile influebla.
Submetiĝema.
Pasiva.
Hejmema.
Facile emocie vundebla.
Nedecidema.
Babilema.
Tenera.
Sentema al sentoj de aliuloj.
Tre deziranta sekurecon.
Ploras multe.
Emociema.
Parolema.
Afabla.
Delikata.
Zorgema.
Agresema.
Sendependa.
Malfacile influebla.
Dominema.
Aktiva.
Eksterema.
Malfacile emocie vundebla.
Decidema.
Neparolema.
Forta.
Malpli sentema al sentoj de aliaj homoj.
Ne tre deziranta sekurecon.
Malofte ploras.
Logika.
Analizema.
Kruela.
Maldelikata.
Nezorgema.

Strikte difinitaj kaj limigaj atendoj kaj normoj rilate al sekso estas bazo de seksa diskriminacio, sed stereotipoj mem enhavas ilin: ili antaŭsupozas kaj postulas ilin. Ili metas virojn kaj virinojn en limojn, limigas la elektojn de libero de memrealigo, evoluigo de individuaj interesoj kaj kapabloj. Sen malfortigo de tiuj limoj, emfazo je individua evoluo ne eblas.

Por komparado, tiuj necenzuritaj asertoj de infanoj pri tio, kio estas “tipe vira” kaj “tipe virina” povas esti ekzemplo:

Asertoj de knabinoj: Asertoj de knaboj:
(14-jara) Virinoj: eleganteco, digno, sentemo, kapabloj
Viroj: batalemo, agemo, kuraĝo
(13-jara) Viroj: arogantaj, tro memfidaj
Virinoj: dediĉo, klaĉemo
Tipe por viroj estas seksumi kun virino kaj kiam ŝi ekscias, ke ŝi estas graveda kaj diras tion al la viro, li foriras kaj iras al alia virino! Tipe por virino estas allogi viron kaj kiam ŝi ekscias, ke ŝi estas graveda, ŝi akuzas la viron pri tio.
(12-jara) Virinoj plejparte purigas kaj kuiras. Ili faras hejmajn taskojn.
Viroj enspezas monon, iras labori, riparas la aŭton, riparas aĵojn hejme, spektas televidon, trinkas bieron kaj legas gazetojn.
(11-jara) Viro: sidas en trinkejo, legas gazetojn, spektas televidon
Virino: kuiras, lavas vestaĵojn, krias, naskas

Fontoj

Bosá, 2002

Pripensindaj demandoj

  • Pensu pri tio, en tio kion vi legis, pri kio knaboj kaj knabinoj akuzas siajn geedzojn kaj partnerojn?
  • Kiel eblas konstrui similan partnerec-bazitan rilaton?
  • Kiel ili partoprenos en decidado en siaj rilatoj?
  • Kiaj riskoj por la rilato povas aperi de tiuj konceptoj de virineco kaj vireco?
  • Se vi estus konsultato aŭ konsilanto, kion vi farus, se paro en krizo konsultus vin kaj partnero prezentus similan vidpunkton dum la sesioj?