Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Dua ondo de inismo

La dua ondo de inisma movado estis ligita ĉefe al la politikaj movadoj de la 60-aj kaj 70-aj jaroj en la 20-a jarcento. Ĝi evoluis en la kunteksto de maldekstraj studentaj protestoj en Eŭropo, la kontraŭmilita movado en Usono, sed ankaŭ en la movado por egalaj rajtoj por etnaj kaj kulturaj minoritatoj. Ĉiuj tiuj elementoj apartenas al la inisma movado mem, kiu komencis disbranĉiĝi: inistoj esprimis postulojn por “nigra” inismo, “lesba” inismo kaj “postkolonia” inismo. Krom multaj postuloj, kiuj devenis de la unua ondo de inismo (politika kaj ekonomia egaleco, egala pago kaj aliro al pagata laboro kaj edukado), la dua ondo esprimis pliajn, rezultantajn de la tiutempa kunteksto. Tiuj estis interalie la bezono de reproduktaj rajtoj, egaleco en geedzaj rilatoj, malaperigo de seks-bazita perforto, egaleco por ne-aliseksemuloj, ktp. Koncerne teorian difinon, la dua ondo de inismo kontribuis al evoluo de teorioj pri genro, kiel ili estis prezentitaj supre.

Legu pli pri la historio de la dua ondo de inismo: suite101.com

Gloria Steinem

Usona ano de dua-onda inismo, ĵurnalistino kaj socia kaj politika aktivistino, kiu iĝis tutlande konata kiel gvidanto kaj amasinformila porparolanto de la movado por liberigo de virinoj en la fino de la 60-aj kaj 70-aj jaroj. Ŝi estis redaktisto por la gazeto de Nov-Jorko kaj kunfondinto de Ms. magazine. En 1969, ŝi publikigis artikolon “After Black Power, Women's Liberation” (“Post nigrula potenco, virina liberiĝo”), kiu, kune kun ŝia frua subteno de rajto je abortigo, ĵetis sin en nacian famon kiel inisma gvidanto. Steinem antaŭenpuŝis aliajn famajn inistojn, kaj vojaĝis en la lando kun la pionirino de infana bonfarto Dorothy Pitman Hughes kaj la fondintino de la Nacia nigrula inisma organizo, Margaret Sloan-Hunter. En 1970, Gloria Steinem iĝis estro de la Virina movado per sia pasia atestado en la Senato favore al la Amendo de egalaj rajtoj kaj sia eseo pri egaleca utopio “What It Would Be Like If Women Win” (“Kiel estus, se virinoj gajnus”), en la gazeto Time. Steinem laboris kune kun Jane Fonda kaj Robin Morgan por kunfondi la Virinan Informan Centron (Women’s Media Center), organizaĵon, kiu laboras por plilaŭtigi la voĉojn de virinoj en amasinformiloj per antaŭenpuŝado, amasinformila kaj gvida trejnado kaj kreado de originala enhavo.

Fontoj

www.wikipedia.org