Seksa egaleco
Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo
La unua ondo de inismo
La unua ondo, en la mezo de la 19-a jarcento, sekvis la civilajn movadojn en Eŭropo kaj la aboliciisma movado en Usono (movado por nuligi sklavecon). La ĉefaj postuloj estis la voĉdonrajto por virinoj kaj ankaŭ egala salajro, rajto je edukado kaj laboro, patrina protekto, ktp.
Kune kun aliaj aktivistoj por egaleco inter virinoj kaj viroj en la unua ondo de la inisma movado, Emmeline Pankhurst kaj ŝiaj filinoj, Emily Wilding Davison, kaj aliaj kontribuis en Britio; en Usono Susan B. Anthony kaj Elizabeth Cady Stanton aŭ Alice Paul; en Germanio Louise Otto-Peters, Luisa Aston, Lily Braun kaj aliaj; en Hungario Mariška Gárdoš aŭ Róza Bédy - Schwimmer; en Ukrainio Olena Pĉilka (Abeleto) aŭ Natalija Kobrynska kaj Olha Kobyljanska; en Ĉeĥio Františka Plamínková kaj ankaŭ Františka Zemínová; en Slovakio Hana Gregorová, Elena Maróthy-Šoltésová, Terézia Vansová kaj multaj aliaj en aliaj landoj.
Alice Paul
Usona voĉdonistino kaj aktivisto de virinaj rajtoj. Ŝi gvidis sukcesan kampanjon por voĉdonrajto de virinoj, de kiu rezultis la Dek-naŭa Amendo al la Usona Konstitucio en 1920, kiu malpermesas diskriminacion koncerne la voĉdonrajto. Ŝi organizis sukcesan paradon en Vaŝingtono. Ŝi koncentriĝis pri lobiado por konstitucia amendo por sekurigi la voĉdonrajto de virinoj. Alice Paul kaj ŝiaj kolegoj formis la Nacian virinan partion (NWP) en 1916 kaj komencis enkonduki kelkajn metodojn uzitajn de la voĉdonisma movado en Britio. En januaro de 1917, NWP organizis la unuan politikan proteston antaŭ la Blanka Domo. La protestantoj, konataj kiel “silentaj sentineloj”, tenis standardojn postulantajn voĉdonrajton. Tio estis ekzemplo de kampanjo per neperforta civitana malobeo. En julio de 1917, protestantoj estis arestitaj. Por protesti, Paul komencis fastostrikon. Kombinita kun la daŭraj manifestacioj, tiu fastostriko, kune kun amasinformado pri ĝi, premis la administrantaron de Wilson.
Fontoj
Evidentiĝis, ke voĉdonrajto, aliro al edukado kaj pagata laboro ne sufiĉas. Kvankam virinoj oficiale ekhavis civilajn rajtojn, daŭre estis bariloj en la socio, kiuj malhelpis al ili vere ĝui ilin. Tial la dua ondo de inisma movado koncentriĝis pri tiuj bariloj.