Seksa egaleco
Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo
Feminismo en historio
Kvankam multaj virinoj kaj viroj longe asertis, ke virinoj kaj viroj estas egalaj homoj, kun samaj kapabloj, deziroj kaj bezonoj, tiuj plejparte estis unuopaj pensistoj kaj reformistoj. Ekde malnovaj tempoj oni konis multajn el ili (Diotima, Hypatia, sed ankaŭ Christine de Pisan aŭ poste Olympe de Gouges, Harriet Taylor Mill aŭ Mary Wolstonencraft). La feminisma movado, kiel organizita aktivismo, povas esti konsiderata nur se estas aro de argumentoj evoluigitaj por ideologia klarigo kaj aparte organizata kaj volonta strebo de homoj, kiuj kreas strategiojn por atingi veran socian ŝanĝon, kaj havas kapablon efektivigi ilin. Baze de tiu difino, la feminisma movado povas esti konsiderata kun ligoj al la streboj de liberiĝo en la 19-a jarcento, precipe en la kunteksto de la movado por voĉdonrajto de virinoj. Historie, eblas paroli pri du “ondoj” de feminisma movado.
Olympe de Gouges
Olympe de Gouges estis influa pensistino, verkistino kaj aŭtoro de teatraĵoj, kiuj atentigis pri la malegala statuso de virinoj en Francio. Kvankam ŝi subtenis civilajn rajtojn, kiuj estis deklaritaj dum la Franca revolucio, per sia unike ironia lingvo ŝi memorigis al homoj, ke libero kaj egaleco ne estis agnoskitaj por virinoj, eĉ en revolucia Francio. Proteste kontraŭ tio, ŝi publikigis la verkon Deklaro de rajtoj de virino kaj de civitanino, en kiu ŝi pridemandis la veran egalecon prezentitan en la fundamenta revolucia dokumento Deklaro de rajtoj de homo kaj de civitano. Ŝi memorigis al homoj ke, malgraŭ tiu fundamenta homrajta dokumento, kiu parolas pri egaleco por ĉiuj en Francio, egaleco kaj libero aplikiĝis nur al viroj kaj ne al virinoj. Pro tio oni akuzis ŝin pri ribelo, malmoraleco kaj minaco de revolucio, kaj ŝi estis kondamnita je ekzekuto per senkapigo.