Tutmonda ekonomio

Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn

Rolantoj en la monda ekonomio

Ekzerco: kiu estas la aktoroj en la monda ekonomio? Kvizo.

Atenteme legu la tekstojn kaj decidu vian respondon elektante terminon en la suba menulisto. Fininte premu “Sendi” kaj vidu, ĉu vi pravas!

Mi ne estas “banko” en normala senco. Mi estas speciala agentejo de Unuiĝintaj Nacioj havanta 184 membroŝtatojn. Tiuj landoj kune respondecas pri financado de tiu institucio kaj uzado de la mono. Hodiaŭ, mia nomo ofte signifas la Internacian bankon por rekonstruo kaj disvolviĝo (IBRD) kaj unu el ĝiaj fondusoj, kiu subvencias kaj pruntas senintereze al la plej malriĉaj landoj de la mondo.

Mia aprobo de privatigoj, eksterlandaj investantoj kaj komerca liberaligo apenaŭ helpas kontraŭ malriĉeco; ĝi fakte ofte pliigas malriĉecon per translokigo de loka produktado. La nombro da malriĉuloj vivantaj per malpli ol dolaro tage apenaŭ evoluis inter 1990 kaj 2001: pli ol miliardo. Nekonsiderante Ĉinion, ĝi fakte pligrandiĝis. Estas probable, ke tiu nombro reale estas pli granda, ĉar la kalkulmetodoj, kiujn mi uzas, kaj kiuj estas la sola fonto por tia statistiko, estas tre dubindaj.

Mi estas agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj fondita en 1994 kaj bazita en Vaŝingtono. La voĉdonrajtoj de la 188 nunaj membroŝtatoj dependas de ilia porcio de monda kapitalo. Mia ĉefa misio estas progresigi internacian komercon per interregistara kunlaborado. Mi regas la mondan monan politikon, forigas barojn kontraŭ komerco kaj pruntas monon kaze de negativa bilanco.

La membroj kun plej multaj voĉoj estas Usono (16,75%), Japanio (6,23%), Germanio (5,81%) kaj Francio (4,29%). Decidoj devas esti akceptataj je 85%. Pro la aranĝo de voĉoj laŭ kapitalo, Usono kaj EU-landoj kune ĉiam havas la povon malakceptigi decidon. Joseph Stiglitz, iama estro de Monda Banko, priskribis tiun tendencon jene: li “neniam imagus, ke unu el la plej grandaj baroj por evoluantaj landoj” estos mi.

Ĝusta respondo: Internacia Monunua Fonduso
Fontoj
www.imf.org
www.bpb.de
Werner, Klaus und Hans Weiss (2010): Das neue Schwarzbuch der Markenfirmen. Die Machenschaften der Welt Konzerne. Wien: Deuticke. P. 39.

Mi estas organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj fondita en 1995 kaj havas sidejon en Ĝenevo. En 2013, mi havis 159 membrojn (ŝtatojn). Mi kreas la regulojn por tutmonda komerco kaj ekonomiaj rilatoj kaj rolas kiel peranto en komercaj disputoj inter landoj. Mia celo estas forigi komercajn barilojn kaj tute malfermi la movon de varoj, krudaj materialoj kaj servoj. Laŭ mi, tia ekonomio povas doni ekvilibron ĉar neniu havas malavantaĝon.

Mi forte subtenas efektivigon de libera komerco. Kritikuloj estas dubemaj pri tio, ĉu libera komerco estas vere avantaĝa por ĉiuj membroŝtatoj: unue, la aziaj “tigroj” fortiĝis dum ili protektis sian ekonomion dum longa tempo, kaj malfermis ilin nur kiam ili havis kreskantan sukceson kaj influon. Eĉ EU, ĉampiono de libera komerco, ne estas tute justa. Ekzemple, terkultivaj produktoj en EU estas subvenciataj, kaj okcidentafrikaj merkatoj estas superŝarĝataj de malmultekostaj eŭropuniaj produktoj, kontraŭ kiuj la lokaj farmistoj ne povas konkurenci.

Due, ĉar 50% el la tuta komerco okazas inter industriaj landoj, tiuj landoj havas estran rolon kaj diktas miajn regulojn. La sudaj landoj tiam povas esti nur spektantoj kaj viktimoj.

Ĝusta respondo: Monda organizo pri komerco
Fontoj
www.wto.org
ATTAC (Hg., 2003): Die geheimen Spielregeln des Welthandels. Wien.

Mi havas filiojn en pluraj landoj, dum mia sidejo kutime estas en Eŭropo, Nordameriko aŭ Japanio. Tutmonde estas proksimume 82 000 tiaj kompanioj kun 800 000 filioj eksterlande. Tiuj kompanioj faras proksimume ⅔ el la tutmonda negoco. Ekzemplo estas Nestlé. Tiu kompanio estas bazita en Svislando, enspezas ĉiujare 73 milionojn da eŭroj kaj estas la plej granda nutraĵkompanio en la mondo. Tio estas pli ol la MEP de Bulgario.

Pro kreskanta profito, mia influo kreskas, kune kun mia politika influo. Kompanioj kiel mi premas registarojn minacante translokigi siajn filiojn eksterlande, se specifaj kondiĉoj ne estas akceptitaj. Tiuj ofte estas ekspluatado de homoj kaj de medio pro malaltaj laborkondiĉoj kaj malfortaj mediaj reguloj. En la kazo de Nestlé, temas pri privatigo de trinkakvo, kiu forprenas la plej bazan provizaĵon de homoj, nur por revendi ĝin al ili en kostaj akvoboteloj.

Ĝusta respondo: Transnaciaj kompanioj
Fontoj
Schwarzbuch der Markenfimen, 2003
http://www.bpb.de/nachschlagen/zahlen-und-fakten/globalisierung/52630/anzahl (08.07.2013) UNCTAD 2008)

Mi estas ano de ŝtato aŭ de komunumo. Kun civitaneco venas rajtoj, kiel voĉdonrajto. Tamen estas ankaŭ respondecoj, kiel pagado de imposto. En la kunteksto de evolua politiko, oni ofte parolas pri mondaj civitanoj. Tiu nomo enhavas la ideon, ke ĉiuj homoj estas parto de la tuta mondo, kaj ne nur de parto de ĝi. Ĉiuj homoj estas interligitaj per la procezo de tutmondiĝo. La celo estas vidi vin kiel parton de monda komunumo, kiu transiras la ideon de nacio-ŝtato. Mondaj civitanoj akceptas respondecon pri siaj agoj kaj subtenas daŭripovan kaj justan mondon.

Mi estas pli ol nura konsumanto! Mia influo ne haltas ĉe la superbazara kaso. Mi kapablas esprimi mian opinion kaj postuli de negoco kaj politikistoj justajn kondiĉojn por komerco.

Ĝusta respondo: Civitano/konsumanto

Mi estas unu el la plej altrangaj institucioj de ŝtato. Mi estras, gvidas kaj kontrolas kaj enlandan, kaj eksterlandan politikon. Mi kutime konsistas el ŝtatestro kaj pluraj ministroj. En demokratiaj landoj, mi estas reelektata de civitanoj en libera baloto post ĉiu 4-a aŭ 5-a jaro. Mi konsistas el reprezentantoj, kiuj subtenas la interesojn de la civitanoj.

Por igi miajn landojn pli allogaj por investantoj, mi ofte akceptas malbonigon de rajtoj kaj de mediaj kaj socialaj normoj, kaj malaltigon de minimuma salajro. Tio ofte eblas pro enkonduko de specialaj ekonomiaj zonoj, kie malpli striktaj ekonomiaj reguloj ĝenerale validas.