Evoluado
Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni
Malalta miliardo
Kion ni povas fari pri tio? Paul Collier diras, ke ni ne povas savi ilin. Socioj de la malsupra miliardo povas esti savataj nur de si. En ĉiuj landoj de la malsupra miliardo estas homoj, kiuj penas ŝanĝi la situacion, sed kutime malsukcesas pro internaj fortoj, kiuj ne volas ŝanĝon. Ni devus helpi ilin! Tute ne estas facile eliri el tiuj kaptiloj, kaj agadoj de agentejoj por evoluo ne sufiĉus. Collier, en sia libro “The Bottom Billion”, proponas 4 rimedojn, kiuj povus helpi la “kaptitajn landojn”, kie 980 milionoj da homoj vivas, eliri el sia malbona situacio. Ili estas:
-
Evolua helpo
La unua rimedo estas evolua helpo, kiu estis la kutima respondo de la evoluinta mondo rilate al evoluaj problemoj de malriĉaj landoj. Evolua helpo tamen estas pli kaj pli ofte kritikata, ĉar la lastaj 40 jaroj da helpo malmulte progresigis la plej malriĉajn landojn. Collier estas tial dubema pri alvokoj al simple pli da helpa mono por solvi la evoluajn problemojn de malriĉaj landoj. Laŭ Collier, estas klare, ke tradicia evolua helpo estas limigita solvo al la evoluaj problemoj de la malsupra miliardo. Collier tamen subtenas, ke helpo povas ludi gravan rolon, kiam ĝi estas pli bone celata al subteno de reformistoj kaj reformaj procedoj, kun la ĝusta mikso de teknika helpo kaj buĝeta subteno al landoj, kiuj volas plibonigi sian regadon. -
Armeaj operacioj
La dua, kaj verŝajne plej diskutinda rimedo, kiun proponas Collier, estas uzo de armeaj operacioj. Collier argumentas, ke malgraŭ la malbonaj spertoj de la militoj en Irako kaj Afganio, la internacia komunumo devus konsideri uzi armeajn operaciojn en la landoj de la malsupra miliardo kiel unu el la rimedoj por helpi ilin evolui. Collier donas ekzemplojn de Ruando kaj Somalio, kie, laŭ li, sufero de milionoj da homoj povus esti evitita per pli decida kaj ĝustatempa milita operacio. Kiel pozitivan ekzemplon de armea operacio, Collier mencias la kazon de Siera-Leono, kie la brita registaro, per relative malmulte da soldatoj, sukcesis ĉesigi sangan enlandan militon. Interesa propono de Collier estas, ke la internacia komunumo starigu ian armean protekton kontraŭ puĉoj. Tia protekto kontraŭ puĉoj devus aplikiĝi nur al demokratie elektitaj registaroj. Coller argumentas, ke tio povus alporti pli da politika stabileco kaj igi pli facile por reformemaj registaroj kontraŭi armeajn interesojn. -
Leĝoj kaj ĉartoj
Kiel trian rimedon Collier proponas uzon de leĝon kaj ĉartoj. Unu maniero ŝanĝi leĝojn por profitigi la landojn de la malsupra miliardo, kiun proponas Collier, estas ĉesigi metadon de mono ŝtelita de koruptaj registaroj al bankokontoj en la evoluinta mondo. Rilate kun tio, Coller ankaŭ proponas, ke kompanioj kulpaj pri koruptado estu leĝe puneblaj en sia lando. Krom ŝanĝo de leĝoj, Collier subtenas plurajn internaciajn ĉartojn, kiuj profitigus reformemajn registarojn en la malsupra miliardo. La plej interesa el liaj proponoj estas ĉarto por enspezo pri naturaj provizaĵoj. Ene de tiu ĉarto, Collier rekomendas, ke kontraktoj pri elfosado de naturaj provizaĵoj estu aŭkciataj en internacia procezo. Tio certigus, ke la registaro donos la kontrakton al la plej alta ofertanto, kaj ne al tiu, kiu pagas la plej grandan koruptomonon. Tio ankaŭ kaŭzus, ke kontraktoj ne donitaj en malferma procezo ne estos leĝe valoraj por reformemaj registaroj. -
Komerca politiko
Kiel kvaran kaj lastan rimedon Collier proponas komercan politikon por inversigi marĝenigon. La problemo de la malsupra miliardo, laŭ Collier, ne estas, ke ili estis ekspluatataj de internacia komerco kaj tutmondiĝa procezo, sed ke tutmondiĝo preterpasis ilin. Collier tial argumentas por aktiva komerca politiko de la riĉaj landoj, kiuj helpus la landojn de la malsupra miliardo konstrui siajn eksportajn kapablojn.