Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Finaj demandoj

Kiu el la frazoj plej bone priskribas “kritikan pensadon”?


Ĝusta respondo: Kritika pensado estas kapablo trovi kontraŭargumentojn kontraŭ ies argumentoj.
Kritika analizo de informoj postulas…


Ĝusta respondo: taksi kredindajn kaj aktualajn pruvojn.
Kiu el tiuj frazoj estas opinio?


Ĝusta respondo: Virinoj ne devus kaŝi sian kapon per ia ajn vualo
Premiso estas:


Ĝusta respondo: Aserto celanta doni kialon por konkludo
Kiu el la jenaj frazoj estas supozo?


Ĝusta respondo: Klimata ŝanĝo povus kaŭzi ekstremajn veterkondiĉojn
Argumento estas…


Ĝusta respondo: Aro de frazoj, asertoj kaj supozoj, kiuj celas klarigi, konvinki kaj rezoni.
Kiu el tiuj frazoj NE estas fakto?


Ĝusta respondo: Afrikanoj vivas en argilaj dometoj
Tiu frazo ne estas fakto, sed malĝusta supozo bazita sur stereotipoj kaj antaŭjuĝoj
Kiu el tiuj frazoj estas argumento?


Ĝusta respondo: Homaro influas la temperaturon de nia planedo
Tiu frazo estas konkludo de la argumento, kiu devenas de la du premisoj en la respondoj A kaj B.
Kiu el tiuj elektebloj estas forta argumento?


Ĝusta respondo: (1) Andrej estas nur 30-jara kaj li estas tre dikega
(2) Laŭ la Slovaka societo por esploro de trodikeco, ekstrema dikeco inter 25 kaj 35 jaroj dekobligas la mortoriskon kompare kun samaĝaj ne-trodikaj personoj.
(3) Eblas, ke Andrej mortos pli frue ol ne-trodikaj junuloj.
Tiu argumento baziĝas sur statistiko kolektata de slovakaj doktoroj de la Slovaka societo por esploro de trodikeco

Kiaj manipulaj metodoj estas uzataj en tiuj frazoj?

Legu tiujn frazojn atenteme kaj provu determini, kiajn manipulajn metodojn ili uzas.

“Mi konas ankaŭ bonajn ciganojn.”
Ĝusta respondo: antaŭjuĝema lingvaĵo
La frazo “Mi konas ankaŭ bonajn ciganojn” enhavas antaŭjuĝojn. Ĝi implicas, ke ĝenerale, ciganoj estas malbonaj, kaj tio estas ĝeneraligo ne bazita sur realo. Ĉiam temas pri individuoj, bonaj aŭ malbonaj.
“Mi certe ne voĉdonos por Kristiano, malgraŭ tio, ke liaj proponoj ŝajnas raciaj. Ĉu vi ne memoras, kion li faris dum la lasta Kristnaska festo?”
Ĝusta respondo: argumento kontraŭ homo
Tiu argumento atakas personon kaj ne ideon. Kion faris Kristiano dum la Kristnaska festo tute ne rilatas al la kvalito de liaj proponoj.
Persono A: “Ni devus ŝanĝi nian sintenon pri sporta edukado.”
Persono B: “Ĉu vi estas freneza? Se infanoj ĉesos moviĝi, restos al ili nenio alia krom videoludoj kaj hamburgeroj.”
Ĝusta respondo: pajlohomo
La persono A diris nenion pri ĉesigo de sporto por infanoj, nur ke indus ŝanĝi sintenon pri sporta edukado. Tio povus inkluzivi ion ajn: pli da sporto por infanoj, pli aktivaj ekskursoj al naturo, uzado de la metodo de Pilates en instruado, uzado de moderna muziko dum ekzercado.
“La teo Lipton estas la plej bona, ĉar plej multaj homoj trinkas ĝin.”
Ĝusta respondo: argumento je popolo
Tiu aserto baziĝas sur kredo, ke plimulto devas pravi. Sed tio, ke plej multaj homoj trinkas tiun teon, ne signifas, ke ĝi estas la plej bona. Eble ĝi estas la plej malmultekosta, la plej disponebla aŭ la plej konata marko.