Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Lingvoludado

Manipulistoj ofte uzas malprecizajn vortojn, evitvortojn aŭ antaŭjuĝan lingvaĵon.

  • Malprecizaj, plursencaj aŭ malplenaj vortoj kaj frazoj ebligas plurajn interpretojn. Tiel ili povas forpreni atenton de gravaj partoj de la informoj. Ili estas vaste uzataj en politiko, reklamado kaj publikaj rilatoj.

    Ekzemploj de malprecizaj kaj plursencaj vortoj

    Plursencaj vortoj: “Koko estas preparata por tagmanĝo.”
    Klarigo: eble oni pretigas la kokon, por ke ĝi tagmanĝu grenon.

    Plursencaj vortoj: “Iun matenon mi pafis al elefanto en mia piĵamo. Kiel li eniris mian piĵamon, tion mi neniam scios.” (Groucho Marx)

    Malprecizaj, malplenaj vortoj: “Homoj meritas certecon.” (Elekta kampanjo de politika partio)
    Klarigo: tiu frazo diras nenion pri tio, kiel ĝia aŭtoro provizos tiun certecon. Ĝi nur diras ion, kion homoj evidente volas aŭdi, sen ajna promeso.

    Malprecizaj, malplenaj vortoj: “Miaj subuloj observas la situacion tre proksime kaj mi povas deklari, ke mia devo estas decidi rimedojn, kiuj certigos, ke la situacio estu solvita juste por ĉiuj homoj.”
    Klarigo: kvankam la aŭtoro de tiu aserto diras, ke decidi rimedojn estas lia devo, li ne diris, ĉu li vere efektivigos tiujn rimedojn.

    Vi diras, ke vi protestas, kaj mi tute konsentas kun vi
  • Trompaj evitvortoj estas uzataj por kaŝi la esencon de informo, favore montrante malbonajn aĵojn aŭ tute ne montrante ilin. Ili estas ofte uzataj en politiko por mildigi aŭ subtaksi la realon.

    Ekzemploj: kelkaj trompaj evitvortoj kaj ilia “traduko”

    Ribelo = Rezisto
    Flanka damaĝo = Civiluloj mortigitaj dum armeaj operacioj
    Antaŭmalhelpa frapo = Neprovokita atako
    Alveno de strategia investanto = Privatigo
    Li/ŝi havas larĝan ostaron = dikega persono
    Efektivigi reĝiman ŝanĝon = Ataki landon por starigi registaron favoran al la atakanto
  • Antaŭjuĝa lingvaĵo estas uzata por konvinki per forta, antaŭjuĝa vortigo, kaj ne per argumento.

    Ekzemploj de antaŭjuĝa lingvaĵo

    “Ekzistas ne-militemaj islamanoj, kiuj havas valorojn, kun kiuj ni povus konsenti.”
    Klarigo: la frazo “Ekzistas ne-militemaj islamanoj” enhavas antaŭjuĝojn. Ĝi provas konvinki la leganton, ke islamanoj estas ĝenerale militemaj kaj havas valorojn, kun kiuj ni ne konsentas. Ne estas vere; fakte islamanoj pli suferas pro perforto de “siaj” militemuloj ol homoj en aliaj mondopartoj, kaj nia valoroj en la tuta mondo estas sufiĉe similaj.

    “Chu-Tii, lernejano el Ĉinio, estas bonega en matematiko, kiel estas kutime por ili.”
    Klarigo: la aserto enhavas stereotipon pri ĉinoj, kiuj estas bonegaj en matematiko. Fakte ne ĉiuj ĉinoj estas tiel bonaj en ĝi.

    “Josef estas bonega sekretario, kvankam li estas viro.”
    Klarigo: la ideo, ke sekretaria laboro estas “virina” laboro estas antaŭjuĝo. Ne estas kialo, pro kiu viro ne povus fari tiun laboron kun samnivela kvalito.

Pripensindaj demandoj

  • Ĉu vi povas memori, kiam vi renkontis antaŭjuĝan lingvaĵon? Ĉu estas komunumo en via lando, kontraŭ kiu oni ofte uzas ĝin? Ĉu vi mem uzas ĝin?