Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Bazaj terminoj: enkonduko

“[La ideo de Suno restanta en sama loko] estas stulta kaj absurda en filozofio… same kiel la ideo de Tero turniĝanta ĉirkaŭ ĝi…” El enketa raporto pri la herezaj ideoj de Galileo Galilei

En ĉi tiu sekcio ni trarigardos la bazajn terminojn, kiu formas kritikan pensadon, ekzemple fakto, pruvo, hipotezo, supozo aŭ opinio. Por montri ĝin pli specife, ni komencos per la rakonto de Galileo Galilei, kies legendo estas elstara ekzemple de foresto de kritika pensado.

Multaj el ni kredas, ke homoj antaŭe pensis, ke Tero estis plata. Kvankam tio ne estas vera, ni povas uzi tion kiel ekzemplon. Kaj bonvolu konsideri, ke homoj vere pensis tion; imagu, ke Tero estis konsiderata plata spaco, de kies randoj akvo elfalis, ke homoj kredis, ke ili vivas en diska mondo kaj la ideo de sfera mondo ne havis sencon por ili. Ili havis multe da faktoj kaj indikaĵoj por subteni sian vidpunkton. Se ĝi estus sfera, ili ĉiuj falus, ĉu ne?

Diska mondo laŭ ilustraĵo en scienc-popola publikaĵo Atmosphere - Popular meteorology, lignogravuro, Flammarion, 1888, kolorigita de Hugo Heikenwaelder, 1998.

Kiel ni diris, ekzistis multe da pruvoj por konsideri la mondon plata. Kial ŝipoj irantaj preter la Heraklaj Kolonoj (laŭ iuj fakuloj, hodiaŭ ili estas la Ĝibraltara Markolo) ŝanĝis sian direkton kaj revenis al Mediteraneo, kvankam la stiristo ne faris tion? Ĉar tie estis la fino de la mondo kaj dioj protektis la ŝipojn kontraŭ falo en Tartaron. Kaj tiuj maristoj, kiuj ŝipis pli okcidenten? Ili simple elfalis, kio alia povus okazi?

Diri la malon (ke Tero estas sfera kaj rondiras ĉirkaŭ la Suno) estis, laŭ popola kredo, danĝere tiutempe. Sed ĉu la oficiala kredo estis “la fakto”? Ĉu inkvizicio bazis siajn kredojn sur observado de realo, aŭ ĉu ĝi adaptis la realon al siaj bezonoj, kaj konsideris la alian vidpunkton absurda nur “ĉar”? Kio estis la faktoj kaj hipotezoj?