Homaj rajtoj
Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin
Endanĝeraj amasinformilaj rajtoj
Homaj rajtoj estas fundamentaj, por ke ĵurnalistoj povu bone fari sian laboron de kontrolantoj de administrado. Unu el la plej gravaj rajtoj estas parollibero, kiu inkluzivas la rajton serĉi informojn sendepende kaj senbare, uzi ilin kaj disvastigi ilin. Ĝi inkluzivas ankaŭ la rajton havi sekretan informfonton. Sed registaroj ofte klopodas limigi la liberecon de amasinformiloj por kaŝi siajn malbonfarojn, kaj ofte akuzas reprezentantojn de amasinformiloj pri kunlaborado kun opozicio, aliaj landoj aŭ ia ajn malamiko.
En la plej prememaj landoj en la mondo, kiel Turkmenio kaj Norda Koreio, eĉ ne eblas pensi pri liberaj amasinformiloj, ĉar ĉiun informilon administras kaj forte cenzuras la ŝtato. Sed ankaŭ en landoj relative liberaj, aŭ konsiderataj liberaj, rajtoj de amasinformilreprezentantoj estas ofte malrespektataj.
Ilustra ekzemplo estas Venezuelo, kie dum protesto komence de 2014 la registaro malferme adoptis klasikajn taktikojn de aŭtoritata reĝimo, malliberigante kontraŭulojn kaj silentigante amasinformilojn. Ĵurnalistoj, kune kun defendantoj de homaj rajtoj, raportis, ke ili estis viktimoj de perforto kaj timigo fare de registaraj agentoj aŭ subtenantoj. Malpli grava ekzemplo estas Slovakio, kie la parlamentestro decidis limigi la nombron da ĵurnalistoj enirantaj la konstruaĵon kaj limigi ankaŭ la spacon, kie ili povas proksimiĝi al la konstruaĵo (ebligante al parlamentanoj kaŝiĝi de demandoj, kiuj ĝenas ilin), kaj tiel limigis la informadon pri iuj aferoj.