Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Terminaro de malriĉeco

Ne ekzistas universala difino de malriĉeco: ĝi varias laŭ historia kaj geografia kunteksto. Spertuloj konsentas, ke la termino malriĉeco estas plurfaceta kaj temas pri ekonomiaj kaj politikaj aspektoj, kaj ankaŭ sociaj kaj kulturaj. Konsekvence, malriĉeco signifas pli ol malaltan enspezon; ĝi havas plurajn tavolojn kaj kunigas vivkondiĉon kun subjektaj taksoj. Pro tio, validos por la uzantoj de ĉi tiu retejo diversaj kialoj, pro kiuj ili nomas Amandan, Anton, Naiman aŭ Yousef “malriĉaj”.

En literaturo oni ofte distingas “absolutan malriĉecon” kaj “relativan malriĉecon”. Dum la unua (ankaŭ nomata ekstrema malriĉeco) ekzistas en evoluantaj landoj, en industriaj landoj la problemo estas relativa malriĉeco.

Takso

Ordigante la jenajn priskribojn, provu eltrovi, kio kaŝiĝas malantaŭ tiu distingo:

Mi havas malpli ol 1,25 usonajn dolarojn (0,90 €) da aĉetpovo ĉiutage kaj konstante batalas por supervivi. Mi ne povas plenumi miajn bazajn bezonojn (nutradon, loĝadon kaj vestadon) kaj mi bedaŭrinde estas kutime nesufiĉe nutrata, malsata kaj malsana kaj pro tio havas mallongan vivdaŭron.
Ĝusta respondo: Absoluta malriĉeco
Mi havas malmultajn oportunojn ĉar mi suferas je manko de materiaj (objektoj) kaj nemateriaj (servoj) havaĵoj. Kompare kun la socia riĉo en mia lando, mi havas malaltan enspezon. Ene de EU, mi enspezas maksimume 60 % el la meza nacia neta enspezo. Por sola aŭstro, tio estas 1 066 € monate.
Ĝusta respondo: Relativa malriĉeco

Plua legado

http://www.eapn.eu/en/what-is-poverty/how-is-poverty-measured
http://www.armutskonferenz.at/index.php?option=com_docman&task=cat_view&gid=20&Itemid=69

Fontoj

Bredemeyer, Bernd/ Wiards, Mathias (2012): Geld. Das maßlose Medium. Braunschweig: Westermann
http://www.armutskonferenz.at/index.php?option=com_content&task=view&id=243&Itemid=236
http://www.armutskonferenz.at/index.php?option=com_content&task=view&id=71&Itemid=102